Informoj
Skolta Urba Bivako
Ĉi-jare Pola Skolta Asocio iĝas 100-jara! Pro tio kune kun Bjalistoka Taĉmento de Pola Skolta Asocio kaj Muzeo de Armeo ni volas inviti vin al la Skolta Urba Bivako.
Rememoroj pri bjalistokaj skoltoj
La skolta movado edukas homojn, kiuj ne estas indiferentaj. Okaze de la 100-a datreveno de fondo de Pola Skolta Asocio ni invitas vin al ekspozicio dediĉita al bjalistokaj skoltoj.
Eŭropa Nokto de Muzeoj en BOK/CLZ
La 19an de majo BOK/CLZ partoprenis en la Eŭropa Nokto de Muzeoj. La vizitantoj povis ĝis la noktomezo viziti inter alie la ekspoziciojn „Oni vivas” kaj „Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si”.
Urba Ludo 2018
La 19an de majo 2018 ni organizis por la 9a fojo Urban Ludon – Ekkonu Bjalistokon. Ĉi-jare ni ludis sub la kromnomo „Bialystok majn hejm” (el jido: Bjalistoko mia hejmo).
Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si
Prudenta homo konformiĝas al la mondo. Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si. Tial granda progreso okazas danke al malprudentuloj – George Bernard Shaw.
Paĝo: 26/55