La 19an de majo 2018 ni organizis por la 9a fojo Urban Ludon – Ekkonu Bjalistokon. Ĉi-jare ni ludis sub la kromnomo „Bialystok majn hejm” (el jido: Bjalistoko mia hejmo).
La ĉi-jara itinero iris tra lokoj ligitaj kun la historio kaj heredaĵoj de bjalistokaj judoj. Temas pri punktoj sur la urbomapo kaj ĝenerale konataj, kaj forgesitaj, pri kiuj ni volis rememorigi.