La ĉefa enhavo de la paĝo.

Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

13 aprilo - 3 junio 2018

Prudenta homo konformiĝas al la mondo. Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si. Tial granda progreso okazas danke al malprudentuloj – George Bernard Shaw.

Ĉu vidante la titolon de la ekspozicio vi pripensis, ĉu la artisto parolas en ĝi pri si mem? Aŭ ĉu li diras, ke li estas malprudenta homo en la ordinara signifo de la vorto, aŭ ĉu eble en tiu senco patosa, kiun donis al la diraĵo Shaw? Temus pri aplomba gesto farata de la tiel juna artisto.

Daniel Kotowski tutcerte rakontas pri si en ĉiu sia verko. Ĉu li estas aplomba? Li rakontis al mi pri tio, ke la citaĵo de Shaw inspiras lin. Li tamen ne havis la kuraĝon por elekti ĝin kiel la titolon – kaj mi konvinkis lin por fari tion.
Aleksandra Czerniawska