La ĉefa enhavo de la paĝo.

Patrono

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Biografio de Ludoviko Zamenhof
La 15an de decembro 1859 naskiĝis la unua filo de Marko kaj Rozalio, Lazaro. La malforta kaj malsaniĝema knabo iĝis protektato de la patrino, kiu havis grandan esperon je li. La unua edukado kiun li ricevis estis verŝajne tradicia, juda. Juna Lazaro - Ludoviko prezentis grandan lingvistan talenton, kiel infano konis jam kelkajn lingvojn. Li havis la okazon aŭskulti ilin ĉiutage kurante kun siaj kolegoj el la strato Verda al la Foirplaco, kie inter foirbudoj miksiĝis la bruo de diverslingvaj vortoj kaj fivortoj. En la aĝo de 10 jaroj li verkis, laŭ familia legendo, sian unuan verkon. Temas pri kvinakta teatraĵo "La Babelturo", por kiu inspira estis la bjalistoka urbodomo kaj ĉirkaŭanta ĝin bazaro. En 1869 post trapasita ekzamino Ludoviko eklernis en la reala gimnazio.

En 1873 la familio de Zamenhofoj forlasis Bjalistokon kaj transloĝiĝis al Varsovio, kie Marko eklaboris kiel instruisto de la germana lingvo en Bestokuraca Instituto kaj Reala Gimnazio.

El la familia urbo Ludoviko elportis rememorojn pri infanaĝo kaj junula ribelemo, sed ankaŭ, kiel baldaŭ montriĝis, la ideon de nova, internacia lingvo. Kelkajn jarojn poste li skribos al rusa esperantisto Nikolao Afrikanoviĉ Borovko: "Ĉi tiu loko de mia naskiĝo kaj infanaj jaroj, Bjalistoko, donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. La loĝantaro de Bjalistoko konsistis el rusoj, poloj, germanoj kaj judoj. Ĉiu el ĉi tiuj elementoj estis malamika rilate al la aliaj. En tia urbo, pli ol aliloke, la sentema naturo sentas pezon de multlingveco kaj trovas ĉiupaŝe, ke la lingva diverseco estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kialo, kiu dividas la homan familion al malamikaj partoj. Oni edukis min kiel idealiston, oni instruis, ke ĉiuj homoj estas fratioj, dum surstrate kaj korte ĉio en ĉiu paŝo montris al mi, ke homoj ne ekzistas, ke ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, judoj".

En la varsovia 2a filologia registara gimnazio, en kiu li eklernis en aŭgusto 1874, li trovis amikaron, samkiel li fervoran al la nova ideo. Malgraŭ klare negativa sinteno de la patro, Ludoviko ne haltis je realigado de sia vizio. Uzante la lingvistan talenton kaj baziĝante sur fundamenta kono de pluraj lingvoj, ĉefe latinidaj kaj ĝermanaj, li ellaboris tute novan lingvon, kiu praktike evidentiĝis facila kaj logika. Okaze de la finellaboro de la vortaro kaj la gramatiko de la nova lingvo en la domo de Zamenhofoj okazis eta festo, kiun partoprenis la gimnaziaj kolegoj. Sed Marko Zamenhof, daŭre kontraŭa al "sensencaj ideoj" de la filo, ne venis.

Post fino de gimnazio Ludoviko, laŭ la volo de la patro, ekstudis medicinon en Moskvo. Baldaŭ li verkis por la gazetoj "Ruskij Jewrej" kaj "Moskovskije Vedomosti", kiuj estis ligitaj kun la asimila movado de rusaj judoj. En tiu tempo por li fascinaj estis poezio kaj ideoj de juda poeto Jehuda Gordon, kiu en siaj tekstoj rekomendis al judoj preni la rusan kulturon, sed samtemke resti fidelaj al judismo kaj la juda nacieco. Post tempo tamen, sub la influo de kontaktoj kun studentaj cionismaj organizaĵoj, la orientiĝo de Ludoviko Zamenhof pli kaj pli direktiĝis al cionismo. Li estis fidela al tiu ideo dum multaj jaroj, kio sekve kaŭzis internajn ŝanceliĝojn en la tempo kiam li estis fariĝinta la kreito de Esperanto kaj fervora populariganto de la ideo de homaranismo. La ideo de kreo de sendependa juda ŝtato fascinis Ludovikon Zamenhof ĝis tia grado, ke dum kelka tempo li estis aktiva aganto de cionismaj rondoj en Rusio, kaj poste en Varsovio. La ideologio de cionismo estis tamen malkongrua kun la ideo de universala lingvo. Ĉu tiutempe li haltis je ellaborado de sia universala ideologio? Tiel oni povas rezoni el kelkaj leteroj: "Se mi ne estus judo - skribis Ludoviko Zamenhof - mi povus fordoni min al mia revo plene. Sed ĉar mi apartenas al nacio kiu tiel suferis kaj plu terure suferas, ĉefe en Rusio, kie ĝiaj senĉesaj krioj venenas mian vivon, tial mi opinias, ke mi ne havas moralan rajton labori por la idealoj neŭtrale homaj. Mia suferanta nacio ja bezonas batalantojn".

Post atenco kontraŭ caro Aleksandro la 2a en marto 1881 pro kreskanta kontraŭjudismo kaj la minaco de pogromoj li forlasis Moskvon. La kontraŭjudismo, kiun li renkontis en Moskvo, detruis en li la amon al la rusa kulturo kaj lian plej gravan revon - fariĝi rusa poeto. En la postaj jaroj li edukos siajn infanojn en la tradicio kaj kulturo polaj. La studojn Ludoviko finis en la Varsovia Universitato en decembro 1884. Tiam li fine forlasis cionismon: "Post kelka tempo mi pensis - skribis Ludoviko Zamenhof - ke tiu ideo gvidas al neniu celo. Tial mi forlasis ĝis, kvankam kore ĝi restis ĉiam kara al mi, kiel agrabla, sed neefektivigita revo".

La 18an de januaro 1885 li faris kuracistan ĵuron. La unuan kuracistan praktikon li realigis en eta litova urbeto Wiejsieje. Feliĉe tiu praktiko ne daŭris longe - danke al rilatoj de la patro li povis reveni al Varsovio kie malfermis la okulistan specialistejon en la Juda Hospitalo je la angulo de la stratoj Inflancka kaj Pokorna ĉe d-ro Zygmunt Kramsztyk. La sekva etapo de lia kariero estis restado en Vieno en oftalmologia kliniko. La unuan kuracejon li malfermis post la reveno al Varsovio en la domo de la gepatroj, ĉe la strato Muranowska 40. La kuracista praktiko ne lasis Ludovikon de lingvistikaj esploroj kaj laboro je internacia lingvo. Li revenis Varsovion kaj tiam en lia vivo aperis Klara Silbernik, fasciniĝinta pri la ideo de internacia lingvo.

La 14an de julio 1887 en varsovia printejo de majstro Ch. Kelter oni finpresis "Lingvo Internacia". Tiu paŝo estis tre grava por Ludoviko, li sukcesis eldoni sian revitan verkon kaj edziĝi al Klara. De tiam el la edzino kaj ties patro li trovis la plej fervorajn ŝatantojn de sia laboro. La junaj gesinjoroj Zamenhof ekloĝis ĉe la strato Przejazd 9 kaj ilia eta loĝejo iĝis renkontiĝejo de fervoruloj de la ideo de komuna lingvo. Konstantaj vizitantoj estis Leo Belmont, K. Bein, A. Brzostowski, A. Zakrzewski kaj fine Antoni Grabowski nomata "la liro de Esperanto".

Bedaŭrinde, krom la laboro je la Lingvo Internacia Ludoviko devis ankaŭ perlabori por teni la familion. Ja li estis okulisto. Tentita de bona laboro, kiu evidentiĝis miskompreno, li forveturis profunden en Rusion, al Ĥersono. La malfacilo malfermi okulistan praktikon, kaj eble ĉefe la sopiro je edzino kaj filo, influis la rapidan decidon reveni al Varsovio. Bedaŭrinde tuj post la reveno la financa situacio denove devigis Zamenhofojn forveturi, ĉi-kaze al Hrodno. Kaj tiam kiel ĉiam kun financa helpo venis la patro de Klara, kaj Ludoviko kun la familio povis fine reveni Varsovion. Zamenhofoj luprenis loĝejon ĉe la strato Dzika 9 kie Ludoviko malfermis privatan praktikon. Dum la jaroj de financaj malfacilaĵoj kaj vagado li ne ĉesis labori pri la lingvo Esperanto. Kaj nun, kiam lia vivo stabiliĝis, li povis senlime fordoni sin por la pasio de la vivo. La jaroj 1889 estas tre grava por popularigi la internacian lingvon, ĉar aperis la unuaj Esperantaj eldonaĵoj. Fine venis sukceso - en 1905 en Bulonjo ĉe Maro okazis la unua kongreso de esperantistoj. Parizo salutis doktoron Esperanto kaj lumigita honore al li Eiffel-turo. Ludoviko Zamenhof estis ankaŭ premiita per la Ordeno de la Honor-legio.

La kreinto de Esperanto kredis, ke la ideo Esperanta unuigos ĉiujn esperantistojn. Li deziris ankaŭ ke ĝi estu akceptita kaj eĉ fariĝu forto unuiganta ĉiujn homojn en la mondo. Sian ideon li komence nomis hilelismo. En aprilo 1901 li eldonis ruslingve la broŝuron "Hilelismo, la projekto de solvo de la juda afero" bazita sur pensoj de filozofo Hilel, vivinta en la 1a jc. Hilel estis konata en antikvo kiel unu el la plej bonaj interpretistoj de la Malnova Testamento. Li estis ankaŭ la unua konata intelektulo kiu diris, ke pli valora estas la amo de homo al homo ol la amo al Dio. Li ankaŭ sekvis la teorion, ke iam la homaro unuiĝos el pacan kaj konkordan komunumon. Tiu penso, akceptita de Zamenhof, donis ankaŭ la esperon solvi la judan problemon, iĝante alternativo por du kontraŭaj skoloj - asimila kaj cionisma.

La ĉefa ideo, kiun li prezentis en la broŝuro, temis pri ŝanĝo de la ĝisnunaj religioj kaj kutimoj, kio rezulte povis gvidi al unuiĝo de la tuta homaro. La nacio, kiu devis ludi la ĉefan rolon en tiu procezo estis la judoj, iĝantaj tiel la "nacio ideala, neŭtrala kaj uzanta supernacian lingvon". Laŭ Zamenhof la homoj ne plu devos kaŝi sian naciecon aŭ religion, kiu fariĝos privata kaj persona ero de la identiĝo. Pere de akcepto de ĉi-supraj ideoj judoj fariĝos veraj civitanoj de la landoj, en kiuj vivas: "Staru frate kaj egale al la aliaj sur la fundamento de neŭtrala utileco por la fratoj. Judo en Varsovio devas fariĝi nek polo, nek palestinano. Li estu simple modesta civitano de Pollando. Tiel li estos membro de la hebrea komunumo kaj la tuta homaro. Uzado de neŭtrala, internacia lingvo unuigos ĉiujn judojn en la mondo" skribis Ludoviko Zamenhof en sia libro, kiun eldonis sub tre esprimiva pseŭdonimo "Homo sum". Bedaŭrinde la libro, kiu atingis la celatojn malfrue, rilate al bankrotiĝo de la eldoninto ne estis tre bone akceptita. Ortodoksaj judoj nomis ĝin sekteca. La ideon de hilelismo ne akceptis ankaŭ la apogantoj de asimiliĝo. Esperantistoj ankaŭ ne akceptis la ideon de Zamenhof (ĝis 1913 Zamenhof publikigadis siajn ideojn sub pseŭdonimoj), trovante tion privata afero de d-ro Esperanto. Ludoviko mem estis tamen tute konvinkita je pravo de la ideologio kaj obstine ĝin diskonigadis, kio kaŭzis, laŭ iuj, dividon en la Esperanto-movado. Por eĉ pli proksimigi sian ideon al la lingvo Esperanto, li ŝanĝis la nomon de hilelismo al homaranismo, el la Esperanta vorto "homaro".

"Homaranismo estas scienco, kiu ne forprenante la homon de lia natura patrujo, lingvo aŭ religio, donas la eblecon eviti ajnan falsecon kaj kontraŭajn eldirojn en siaj naciaj religioj, principoj kaj ebloj komunikiĝi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur neŭtrale homa fundamento, sur la principoj de komuna frateco, egaleco kaj justeco".

En 1907 grupo de franco sub gvido de Louis de Beaufront kaŭzis skismon en la Esperanto-movado kaj kreon de varianto de Esperanto, la lingvo Ido. La skismo estrata de ĝistiama fervora esperantisto, plurjara estro de la franca Esperanto-movado, kaŭzis, ke Zamenhof ĉesis propagandi homaranismon dum la sekvaj kongresoj. En 1912 dum la Universala Kongreso en Krakovo Ludoviko Zamenhof rezignis de sia rolo de "gvidanto de la Esperanto-movado". Tiel li povis dediĉi sin al la ideo de unuigo de la homaro, sen devigo al la esperantistoj. En 1914 li rifuzis aliĝon al la Juda Esperanto-Ligo dirante: "Mi certas, ke ĉia naciismo estas la plej bona malfeliĉo, kaj la celo de ĉiuj homoj devas esti kreado de konkorda homaro".

La sekvaj Universalaj Kongresoj fortigis kaj disvastigis Esperanton en la tuta mondo. Ŝajnis, ke la ideo troviĝanta en Esperanto kunligos la homojn el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj ke la revo de Ludoviko Zamenhof, tiu naskiĝista ĉe la bjalistoka urbodomo, fine efektiviĝis.

La 18an de junio 1914 okazis pafado en Sarajevo. Eŭropon skuis frenezeco de milito. Tio estis terura bato por malsana Ludoviko Zamenhof. En la svisa revuo "Esperanto" kaj la brita Esperanto-gazeto "The British Esperantist" li publikigis artikolon, kiun oni povas senhezite nomi alvoko al la posteuloj: "Kiam finiĝis la amasa reciproka buĉado, kiu kompromitas la civilizitan mondon, kunvenos diplomatoj kaj penos ordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al la venontaj ordigantoj mi turnas min nun. Ĉu vi komencos simple tralabori la mapon de Eŭropo? Ĉu vi decidos, ke la terpeco A apartenu al la nacio X, kaj la terpeco B al la nacio Y. Atentu, ke la tralaboro de la mapo ne iĝu la plena senco de via laborado, ĉar tiam estus tute senvalora, kaj la sangaj viktimoj vanaj. Nenion vi atingos per dividado de la mapo, ĉar justeco por unu popolo estos maljusteco por la alia. En ĉiu disputata terpeco laboris kaj verŝis la sangon ne unu popolo, sed ankaŭ aliaj. Kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco apartenos al tiu aŭ alia popolo, ne nur vi agos maljuste, sed ankaŭ ne nuligos en tiu terpeco la kialon de la estonta konflikto. "La liberigo, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos sole sofismato, ĉar signifos, ke al tiu aŭ alia nacio vi donos la rajton esti en tiu terpeco mastroj super la homoj de la alia popolo, kiu tie naskiĝis, laboris, suferis kaj havas al sia patrujo la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas al sia patrino. La sola vere justa decido estas diskonigi la principon: ĉiu lando morale kaj materie tute egale apartenas al ĉiuj ĝiaj filoj".

La 14an de aprilo 1917 Ludoviko Zamenhof mortis en Varsovio.

 Bibliografio:

  1. Banet-Fornalowa Z., La familio Zamenhof, La Chaux-de-Fonds, Kooperativo de Literatura Foiro, 2000
  2. Boulton M., Zamenhof – Creator of Esperanto, London 1980
  3. Dobrzyński R., Ulica Zamenhofa. Rozmowa z wnukiem twórcy języka esperanto, Bielsko Biała: Kleks, 2001,
  4. Drezen E., Zamenhof, Leipzig, SAT, 1929
  5. Edelbaum H., Halina dokumento pri la dstudentaj jaroj de L.L.Zamenhof, Tokio 1977 (zbiór opracowanych przez Halinę Edelbaum dokumentów z czasów nauki i studiów Zamenhofa)
  6. Korżenkov A., Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof, Kaliningrad 2009
  7. Kraśko R., Ludwik Zamenhof – twórca Esperanto, „Studia i materiały do dziejów miasta Białegostoku”, t. III, Białystok 1972
  8. Maimon N.Z., La kaŝita vivo de Zamenhof, Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1978
  9. Mi estas homo. Originalaj verkoj de d-ro L. red. Korżenkov A., .Zamenhof, Kalingrad, Sezonoj, 2006
  10. Parzyszek J., Doktryna Zamenhofa,, „Materiały Szkoleniowe Studenckiego Ruchu Esperanckiego”, z. 1, Zielona Góra, 1986
  11. Plena Verkaro de L.L. Zamenhof, red. Ito kanzi, 59 tomów, Tokio, 1973-2004
  12. Privat E., Życie doktora Ludwika Zamenhofa twórcy Międzynarodowego Języka Esperanto, Poznań 1957
  13. Romaniuk Z. Ludwik Zamenhof – Nieznane szczegóły białostockiego życiorysu, Studia Podlaskie 2002, vol. XII
  14. Romaniuk Z., Najtrudniej wytłumaczyć rzeczy oczywiste. W odpowiedzi na list p. L. Ch. Zaleskiego-Zamenhofa, Studia Podlaskie 2002, vol. XIV, 2004
  15. Romaniuk Z., Wiśniewski T., Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkach esperanta, Księży Młyn, Łódź, 2009
  16. Waringhien G., 1887 kaj la sekvo …, eseoj IV, Antverpeno, la Laguna, 1980
  17. Ziółkowska M., Doktor Esperanto, Warszawa 1959
Aŭtoro: Jolanta Szczygieł - Rogowska

Galerio

  • Pligrandigu la foton Ludoviko Zamenhof

    Ludoviko Zamenhof

  • Pligrandigu la foton Marek Zamenhof, patro de Ludoviko Zamenhof

    Marek Zamenhof, patro de Ludoviko Zamenhof

  • Pligrandigu la foton Rozalia Zamenhof, la patrino de Ludoviko Zamenhof

    Rozalia Zamenhof, la patrino de Ludoviko Zamenhof

  • Pligrandigu la foton juna Ludoviko Zamenhof

    juna Ludoviko Zamenhof