La ĉefa enhavo de la paĝo.

20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos en la tagoj 13–15 de decembro 2019, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj koncertoj. Ĉi-jare ni festas du datrevenojn: la 160-jariĝon de L. L. Zamenhof (1859–1917) kaj la 100-jariĝon de la strato L. Zamenhofa en Bjalistoko (1919). Ni ankaŭ memoras, ke pro la 200-jariĝo de la komponisto, la jaro 2019 estis anoncita la Jaro de Stanisław Moniuszko, tial en la programo aperas ero pri li.

Akceptejo – la 13-an de decembro de 16h00 (programoj, butonoj de la aranĝo, mendoj)

Libroservo – funkcios dum la tuta evento

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos programon, aliĝilon kaj rekomendatajn tranokteblojn.

Programo

Horo Programero Loko Lingvo
VENDREDO 13.12      
17.00 Malfermo de la ekspozicio „Zamenhof, Krakovo kaj esperantistoj sur vitraj platetoj de antaŭ jarcento” En 1912 en Krakovo oni organizis la 8-an Universalan Kongreson. Ĝi estis la unua UK, kiu okazis sur la pola teritorio, kaj montriĝis manifestacio de la pola kulturo – dum ĝi oni prezentis la operon „Halka” de Stanisław Moniuszko kaj „Mazepa” de Juliusz Słowacki. Partoprenis ĉ. 1000 homoj el 30 landoj, ia. multnombra grupo de esperantistoj el Britio, en kiu estis John Mabon Warden. Ĉi tiu skota esperantisto faris serion de fotoj-memoraĵoj. Li konservis en ili la partoprenantojn, Ludovikon Zamenhof mem, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn. La fotoj konserviĝis en la formo de vitraj platetoj – heliografaĵoj (temas pri nobla fototekniko populara en la komenco de la 20-a jc.). La vitraj negativoj kuŝis cent jarojn en siaj originalaj skatoloj. Nun ili venis al ni kiel donaco de la brita esperantisto Bill Chapman pere de Instituto de Pola Kulturo en Londono. Partnero: Instituto de Pola Kulturo en Londono Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, ŝtuparo EO / PL
17.15 Malfermo de la ekspozicio „Bjalistokaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj”. Inter ili ni trovas monumentojn kaj memortabulojn, stratojn, placojn, bulvardojn, murpentraĵojn, grafition, vitraloj, hospitalojn kaj lernejojn, ŝipojn kaj asteroidojn. Oni eksciis, ke nun en la mondo ekzistas pli ol 1600 ZEO-j. Ni trovas ilin ankaŭ en Pollando. Bone prezentiĝas Bjalistoko. La fotoj de Jerzy Barańczak prezentas Bjalistokajn ZEO-jn. Ni trovas ĉi tie ia. la straton L. Zamenhofa, kiu aperis kiel la unua en libera Pollando ja ĉe ni, la stratojn Jakuba Szapiro, Esperantystów kaj Antoniego Grabowskiego, Universitatan Porinfanan Klinikan Hospitalon Ludoviko Zamenhof, hotelon kaj kafejojn, murpentraĵojn, monumentojn kaj memortabulojn. La fotisto prezentis ilin en diversaj partoj de tago kaj nokto, ofte el eksterordinara perspektivo. La ekspozicio estis mendita por la ĉi-jaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. CLZ, malsupra salono EO / PL
17.30 Resumo de la literatura konkurso „Mi estas civitano de la mondo” kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 9. CLZ, malsupra salono EO / PL
18.00 Prelego de Wiesław Wróbel: „De la Verda ĝis la Zamenhofa. Pri la historio de la strato sur la fono de Esperanto”. La prelego estos dediĉita al la historio de la strato Zamenhof ekde ĝia fondo ĝis la nuntempo, kun emfazo pri ĝia rolo de grava agadejo de la esperantistoj el Bjalistoko kaj eksterlando en la intermilita periodo (la domo de LLZ, ŝanĝo de la nomo, postkongresoj, tabuloj kaj monumentoj al la iniciatinto de Esperanto). CLZ, malsupra salono EO (papera resumo) / PL
18.50 Prezento de la gazeto „Tra la mondo– Stanisław Dobrowolski. CLZ, malsupra salono PL
20.00 Amika rondo kun vespermanĝeto. Esperanto-klubejo, str. Piękna 3 EO
SABATO 14.12      
11.00 Prezento de Roman Dobrzyński pri la jaro 1912 kaj UK en Krakovo, en kiu oni prezentis la operon „Halka” en Esperanto. CLZ, malsupra salono EO
11.40 Koncerto de Feliks Gałecki, solisto de la Nacia Operejo en Varsovio, kiu prezentos ariojn de la opero „Halka” en Esperanto. CLZ, malsupra salono EO
12.00 Koncerto de Carsten Kaŝi Schnathorst. Prezento de Polaj kaj Esperantaj poemoj de Halina Kuropatnicka-Salamon. CLZ, malsupra salono EO
13.10 Paŭzo; tagmanĝo (mendenda en la aliĝilo). CLZ, ĉambro 105  
14.30 Solena flormetado ĉe la monumento al L. L. Zamenhof. strato Malmeda EO / PL
15.00 Meso en Esperanto. Paralele: promenado tra Bjalistoko laŭ la spuroj de LLZ. Malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2 EO
16.20 Prelego de Nina Pietuchowska pri konataj kaj nekonataj bjalistokanoj. CLZ, malsupra salono EO
17.00 Literatura salono – prezento de novaj Esperanto-eldonaĵoj (Tomasz Chmielik, Mikaelo Bronŝtejn). CLZ, malsupra salono EO
17.40 Koncerto de Uku-Donaco Bjalistoko; en la programo ia. la unua postmilita prezento de la kanto „Telefonu 2-45” de Feliks Hiller. CLZ, supra salono EO / PL
18.10 Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn Mikaelo (Moissej Caleviĉ) Bronŝtejn – kanzonisto, verkisto kaj tradukisto. Pseŭdonime Bruna Ŝtono. Kiel diplomita inĝeniero pri elektro kaj ĵurnalisto, 20 jarojn de sia labora vivo li dediĉis ĉefe al la unua profesio, oficinte sur diversaj postenoj en granda uzino apud Leningrado kaj en granda karbominejo de Vorkuta. En la 1970-aj jaroj li komencis verki kaj plenumi originalajn kantojn, fariĝinte la plej fama kaj ŝatata bardo inter rusiaj esperantistoj. Ekde 1987 li koncertas ankaŭ eksterlande dum UK-oj kaj aliaj renkontiĝoj kaj dum specialaj turneoj. Liaj versaĵoj kaj kantotekstoj estis eldonitaj en pluraj libroj, ekzistas ankaŭ kasedoj kaj diskoj kun liaj kantoj - Amitaj, amataj, amotaj... (1997), Iom da bono de Bruna Ŝtono (2001), Esperantujo mia (2003), Mia nomo ne gravas (2004), Printempo bluĵinsa (2006) kaj La antaŭlasta trajno (2013). Li tradukis multe el la rusaj poezio kaj prozo. Precipe rimarkindas liaj originalaj verkoj: la poemaroj - Du lingvoj (2001), Iam, kiam… (2005), Kajto (2008), Kaj ekmatenos (2015), kvar romanoj - Oni ne pafas en Jamburg (1993), Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004), Urbo Goblinsk (2010), Mi stelojn jungis al revado (2016) kaj la novelaro Lecionoj por knabo (2009). CLZ, supra salono EO
19.00 Naskiĝtaga kuko de Ludoviko. CLZ, salono 105  
20.00 Amika rondo kun vespermanĝeto. Esperanto-klubejo, str. Piękna 3 EO
DIMANĈO 15.12      
9.00 Tuttaga ekskurso al Tykocin (mendenda en la aliĝilo). Detala programo de la ekskurso La buso ekiros el la str. Piękna 3 EO
17.00 Prezento de la noveldonita libro „Adiaŭ, Krakovo!” de Mordeĥaj Gebirtig. Granda Sinagogo en Tykocin EO / PL
17.30 Koncerto de Frey-Lech Trio, kiu prezentos kantojn de Mordeĥaj Gebirtig. Partnero: Muzeo en Tykocin – Filio de Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko Granda Sinagogo en Tykocin EO / PL

Galerio

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj