La ĉefa enhavo de la paĝo.

Zamenhof, Krakovo kaj esperantistoj sur vitraj platoj de antaŭ jarcento

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Okaze de la 25-jariĝo de la Unua, en la tagoj 11-18 de aŭgusto 1912 en Krakovo oni organizis la 8-an Universalan Kongreson de Esperanto. La solenaĵoj komenciĝis per grandioza akcepto en la Malnova Teatro, organizita de la urbaj aŭtoritatoj. Dum la kongreso ĝiaj partoprenantoj interalie laboris en diversaj sekcioj, vizitis la salminejon de Wieliczka kaj metis florkronojn ĉe la monumentoj al Adam Mickiewicz kaj Mikołaj Kopernik. Fine ili ludis en balo en la Malnova Teatro, al kiu iuj partoprenantoj venis en siaj naciaj kostumoj.

Ĝi estis la unua kongreso organizita sur la pola teritorio, kaj ĝi montriĝis manifestacio de la pola kulturo – dum ĝi oni ia. prezentis la operon Halka de Stanisław Moniuszko kaj la dramon Mazepa de Juliusz Słowacki. Ja en Krakovo Ludoviko Zamenhof rezignis pri la estrado en la Esperanto-movado, dirante la famajn vortojn: La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi.
En ĝi partoprenis ĉ. 1000 homoj el 30 landoj, interalie multnombra grupo de esperantistoj el Britio, en kiu estis ia. kolonelo John Pollen, Richard Sharpe kaj John Mabon Warden. La lasta, skota esperantisto kaj unu el la aŭtoroj de kelkfoje reeldonata angla-Esperanta vortaro (1915), la ĉefredaktoro de Esperanta Biblio (1926), faris serion de fotoj-memoraĵoj. En ili konserviĝis la partoprenantoj de la kongreso, Ludoviko Zamenhof mem, la urbo kaj ĝiaj loĝantoj, ekz. krakovaj bazaristinoj, kiuj estis parto de la bunta, loka folkloro. En la serio troviĝas ankaŭ grupaj bildoj de esperantistoj ĉe la monumento al Mickiewicz kaj ĉe la tumulo de Kościuszko. En la kolekto estas ankaŭ lumbildo farita dum la Universala Kongreso en Antverpeno (1911), en kiu videblas vigle gestanta Ludoviko Zamenhof konversacianta kun svisa esperantisto kaj lia posta biografiisto Edmond Privat.

La fotoj konserviĝis en la formo de dekkelkaj vitraj platetoj – heliografaĵoj (temas pri nobla fototekniko populara komence de la 20-a jarcento). Ni ne konas la historion de la kolekto, ni povas nur supozi, ke temas pri parto de pli granda kolekto de dokumentoj, kiujn Warden faris dum grandaj kaj etaj renkontiĝoj de esperantistoj. Dum cent jaroj la vitraj negativoj kuŝis en siaj originalaj skatoloj. Hodiaŭ ili atingis nin kiel donaco de brita esperantisto Bill Chapman pere de Instituto de Pola Kulturo en Londono.

13a de decembro 2019, 17:00