La ĉefa enhavo de la paĝo.

Lokoj. Rekonstrukcio - Tadeusz Rolke

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La ekspozicio de Tadeusz Rolke en la Centro Ludoviko Zamenhof estas lia unua individua prezento en Bjalistoko, kaj certe ĝi ebligos al la vizitantoj eksenti la neforpasantan interesiĝon de la aŭtoro pri vivo – eternigata tuje, vere, kaj foje kun ia distanco kaj sento de forpasado, ĉeestanta en lia art

 

Malfermo: 10.04.2015 (vendredo) je la horoj 18.00 - 20.00,
Kuratoro: Marek Grygiel,
la ekspozicio estos malferma ĝis 07.06.2015.

 

Lokoj. Rekonstrukcio

La ekspozicio prezentas elekton de fotoj el larĝa, ĉar pli ol 50-jara arta laboro de Tadeusz Rolke. Ĝi estas la unua individua ekspozicio de tiu elstara pola fotisto en Bjalistoko. Ĝi estas konstruita el kelkaj fadenoj, kiuj konstante interplektiĝas en liaj verkoj. La unua estas la homo kaj lia ĉirkaŭaĵo – bildoj de homoj kaj lokoj, inter alie strataj portretoj de Varsovio el la 1950aj jaroj, de Moskvo el la komenco de la 1960aj jaroj, aŭ parizaj etosoj unu jardekon poste. Ĉeestas ĉi tie ankaŭ fotoj de famaj homoj, ligitaj kun kulturo aŭ arto, kiujn la Artisto renkontis dum siaj vojaĝoj tra Pollando kaj la mondo. Same ofte la roluloj de fotoj de Tadeusz Rolke estas anonimaj personoj. Ĉi tiuj renkontiĝoj havas ne nur dokumentan karakteron, la personoj kaj la situacioj haltigitaj en la kadroj kondukas al pli profunda pripenso – eliranta trans la tempon, la lokon, la temon de certa foto.

 

Tadeusz Rolke

nask. en 1929 en Varsovio. Li komencis foti en la 1940aj jaroj, kaj en la 1950aj liaj interesiĝoj direktas sin al gazeta fotado. Dum la sekva jardeko li laboris por gazetoj orientitaj moderne laŭ la grafika vidpunkto: „Polska” kaj „Ty i Ja”. Tiam li intense dokumentadis la intelektulan kaj artistan mediojn, ariĝintajn ĉirkaŭ la varsovia artgalerio Foksal. Lia restado en Germanio okazis en la 1970aj jaroj, tie li daŭrigas siajn fotajn pasiojn, sed jam kiel sendependa fotisto, kiu publikigis la fotojn en popularaj semajngazetoj kiel „Stern” kaj „Der Spiegel”. Interesis lin modo, kiun li fotis laŭ pionira maniero en la 1960aj jaroj en Pollando kaj poste en la Okcidento. Li partoprenis en parizaj modo-prezentadoj, kie kreiĝas tuta serio de fotoj en la serio pret-à-porter prezentanta nekonatajn kulisojn de laboro de tiamaj kreantoj de la modo. Post reveni en Pollandon en la 1980aj jaroj li kreadis individuajn seriojn de fotoj, inter alie la serion de nudoj „Beatrycze”. La fotojn de Tadeusz Rolke oni prezentis en pluraj ekspozicioj en Pollando kaj eksterlande, kaj publikigis en albumoj dediĉitaj al la artisto. En la lastaj jaroj aperis „Tadeusz Rolke. Fotografie 1944-2005" (2006), „Kobieta to..." (2008) kaj „Tu byliśmy. Ostatnie ślady zaginionej kultury" (2008).

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio