La ĉefa enhavo de la paĝo.

Prologo - Paweł Naumowicz

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La ekspozicio prezentas grafikaĵojn de Paweł Naumowicz, kiuj devenas de la periodo de kelkaj lastaj jaroj. Parto de la verkoj rilatas al vojaĝoj, kiujn la Artisto faris tra Eŭropo kaj Usono.

 

Ekspozicio el la serio Wyjechani,
malfermo: 27.02.2015 (vendredo) je la horoj 18.00 - 20.00,
la ekspozicio estos malferma ĝis: 19.04.2015.

 

Prologo

La ekspozicio prezentas grafikaĵojn de Paweł Naumowicz, kiuj devenas de la periodo de kelkaj lastaj jaroj. Parto de la verkoj rilatas al vojaĝoj, kiujn la Artisto faris tra Eŭropo kaj Usono. La linogravuraĵoj bildigas pripensojn de la aŭtoro pri asimiliĝo de la homo kaj la spaco, en kiu li troviĝas. Naumowicz uzas eltranĉaĵojn de la urba spaco karakteriza por certaj lokoj por krei novan realon, kiu ricevas magiajn, eĉ senrealigitajn kvalitojn.

 

Paweł Naumowicz

Naskiĝis en 1980 en Bjalistoko. Li finis studojn en la grafika fakultato de varsovia Belarta Altlernejo. Li bakalaŭriĝis en la verkejo de ilustraĵ-projektado de profesoro Zygmunt Januszewski, kaj magistriĝis pri la elartoj en la laborejo de metieja grafiko ĉe profesoro Rafał Strent. Li okupiĝas pri grafiko, pentroarto, desegnado kaj grafika projektado. En la riĉa kolekto de grafikaĵoj la plej grandan parton konsistigas linogravuraĵoj. Kvankam la temo kaj la formo de la verkoj estas diversa, multaj el ili referencas ekzistecajn problemojn – solecon, forecon, luktadon de la homo kontraŭ si mem, pendiĝo ie en la tempo kaj la malrealigita spaco. La aŭtoro ekde 2007 kunlaboras kun Art. Gallery Kafe en Wood Dale en Usono. Gajninto de premio de Marŝalo de Mazovia Provinco en la januara eldono de Varsovia Grafiko 2008.

Ekspozicioj:

  • 2007 – partoprenanto de kolekta ekspozicio en Art Gallery Kafe, Wood Dale, Usono
  • 2010 – ekspozicio Linoryt Art Gallery Kafe, Wood Dale, Usono

 

Wyjechani

Serio de ekspozicioj prezentantaj siluetojn de junaj artistoj devenantaj el Bjalistoko, kiuj forveturis el la gepatra urbo por artaj studoj. Ekde 2012 siajn ekspoziciojn havis inter alie Paweł Iwaniuk, Adam Romuald Kłodecki, Rafał Siderski, Patryk Chwastek, Robert Szczebiot.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio