La ĉefa enhavo de la paĝo.

Ne povas okazi alie - literatura renkontiĝo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Elektitaj poemoj, kolektitaj el liberaj notoj, retrovitaj ĉe la amikoj – jena elekto formas la antologion „Ne povas okazi alie” de Jerzy Nachiło, la unuan postmortan volumon de ĉi bjalistoka poeto kaj ĵurnalisto. La eldonisto de la libro – la Fondumo Sąsiedzi kaj la Centro Ludoviko Zamenhof – invitas al prezenta renkontiĝo kaj vespero de rememoroj pri Jerzy Nachiło.

 

Literatura renkontiĝo ĉirkaŭ poema antologio de Jerzy Nachiło,
16.04.2015 (ĵaŭdo) je 17.30,
Gvidos: Piotr Brysacz.

Dum la renkontiĝo en CLZ ni prezentos elektitajn poemojn de la Poeto, parolos liaj proksimuloj kaj amikoj. La interparolon akompanos prezento de dokumentaj filmoj.

 

Jerzy Nachiło

Naskiĝis la 10an de julio 1963. Li devenis de Krugło apud Dąbrowa Białostocka. En 1987 li finstudis pollingvistikon en la bjalistoka filio de Varsovia Universitato. Li estis unu el inventinto de la literatura revuo “Kartki”. Dum dekkelkaj jaroj li estis ligita kun “Kurier Poranny”, kies ĵurnalisto li estis, kaj poste estro de la sekcio kultura kaj socia. Li amis la literaturon. Estis li erudiciulo kaj „literatura orakolo”. Sub lia egido siajn talentojn disvolvis multaj junaj ĵurnalistoj kaj poetoj. Li mortis la 31an de decembro 2010. Li eldonis: „Punkty styczne” (1986), „Stany podgorączkowe” (1987), „Kwarantanna /12 zapisów i jeden wiersz/” (1991), „Próby kształtu /9 wierszy bez tytułu/”.