La ĉefa enhavo de la paĝo.

Linogravura metiejo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La kurso de linogravurado celas alproksimigi al la partoprenantoj unu el la grafikaj teknikoj de reliefa grafikado, kiun inter alie uzas Paweł Naumowicz, la gvidanto kaj aŭtoro de la ekspozicio „Prologo” prezentata en CLZ.

 

Gvidos Paweł Naumowicz
28.02 kaj 01.03.2015 (sabato kaj dimanĉo) je 10.00,
aĝo de la partoprenantoj: de 13 ĝis 100 jaroj,
kotizo: po 10 zlotoj por persono,
daŭro: 5 horoj.
Limigita nombro de la lokoj!
Aliĝoj kaj detalaj informoj: tel. 85 6767367,
materialojn necesajn en la trejnado provizos CLZ.

Linogravurado, simila al lignogravurado, temas pri gravurado en linoleumo aŭ gumoleumo per tranĉilo, pinglo aŭ konkava ĉizilo. La kursanoj ekkonos la bazajn problemojn rilatajn al la materialoj kaj iloj necesaj en linogravurado, memfaros grafikaĵojn en linoleumo kaj povos represi siajn verkojn per grafika presilo.

 

Paweł Naumowicz

Naskiĝis en 1980 en Bjalistoko. Li finis studojn en la grafika fakultato de varsovia Belarta Altlernejo. Li bakalaŭriĝis en la verkejo de ilustraĵ-projektado de profesoro Zygmunt Januszewski, kaj magistriĝis pri la elartoj en la laborejo de metieja grafiko ĉe profesoro Rafał Strent. Li okupiĝas pri grafiko, pentroarto, desegnado kaj grafika projektado. En la riĉa kolekto de grafikaĵoj la plej grandan parton konsistigas linogravuraĵoj. Kvankam la temo kaj la formo de la verkoj estas diversa, multaj el ili referencas ekzistecajn problemojn – solecon, forecon, luktadon de la homo kontraŭ si mem, pendiĝo ie en la tempo kaj la malrealigita spaco. La aŭtoro ekde 2007 kunlaboras kun Art. Gallery Kafe en Wood Dale en Usono. Gajninto de premio de Marŝalo de Mazovia Provinco en la januara eldono de Varsovia Grafiko 2008.

Ekspozicioj:

  • 2007 – partoprenanto de kolekta ekspozicio en Art Gallery Kafe, Wood Dale, Usono
  • 2010 – ekspozicio Linoryt Art Gallery Kafe, Wood Dale, Usono

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso

  • Pligrandigu la foton Kurso

    Kurso