La ĉefa enhavo de la paĝo.

Doktoro Esperanto en Slovakio

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/101a Universala Kongreso de Esperanto

Dimanĉon (24.07.2016) esperantistoj el la tuta mondo renkontiĝis en slovakia Nitro por la 101a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu aro estis ankaŭ reprezentantinoj de CLZ. Vendredon la 22an de julio ili malfermis en Nitro la ekspozicion "Doktoro Esperanto", kaj dimanĉon la 24an de julio, dum la tago de solena malfermo de la kongreso, ili prezentis por la delegitoj agadon de la institucio kaj rakontis pri planoj de CLZ por la jaro 2017, kiun Unesko nomis tutmonda Jaro Ludoviko Zamenhof.

La ekspozicio "Doktoro Esperanto" estas unu el tri ekspozicioj akompanantaj la kongreson. CLZ preparis ĝin laŭ invito kaj kun kunlaboro de la organizantoj de la internacia renkontiĝo de esperantistoj, en dulingva versio - en la slovaka kaj Esperanto. La ekspozicio kreiĝis surbaze de komikso havanta la saman titolon, eldonita de CLZ en 2014 en la pola versio, kaj en 2015 en la angla kaj Esperanto. La komiksaj tabuloj en la ekspozicio en Slovakio estas do jam la kvara lingvoversio de ĉi tiu eldonaĵo. La ekspozicio estas prezentata en la domo de iama sinagogo en Nitro kaj restos malferma ĝis la fino de aŭgusto.

Dum la kongreso la delegitaro de CLZ havis ankaŭ la eblecon renkontiĝi kun la estraranoj de UEA. La celo de la interparolo estis integriĝo de la agado kaj internaciigo de la eventoj planataj por la Jaro Ludoviko Zamenhof.

Filma raporto el la malfermo de la ekspozicio: https://www.youtube.com/watch?v=ebIvV8lb0u4&feature=share

Galerio

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton Malfermo de la ekspozicio

    Malfermo de la ekspozicio "Život Zamenhofa" en la sinagogo en Nitro.

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo de la delegitaro de CLZ kun la estraro de UEA kaj la organiza komitato de la kongreso en Nitro.

    Renkontiĝo de la delegitaro de CLZ kun la estraro de UEA kaj la organiza komitato de la kongreso en Nitro.

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton 101a Universala Kongreso en Nitro

    101a Universala Kongreso en Nitro

  • Pligrandigu la foton Prezento de la agado de CLZ dum la kongreso en Nitro - prezentas Magdalena Urbańska kaj Anna Talarczyk.

    Prezento de la agado de CLZ dum la kongreso en Nitro - prezentas Magdalena Urbańska kaj Anna Talarczyk.

  • Pligrandigu la foton Prezento de la agado de CLZ dum la kongreso en Nitro - prezentas Anna Danilewicz kaj Magdalena Urbańska.

    Prezento de la agado de CLZ dum la kongreso en Nitro - prezentas Anna Danilewicz kaj Magdalena Urbańska.