/prezento de albumo
Rynek Kościuszki, 22.08.2015 je 16.00
senpaga eniro
La albumo "Lowlanders" estas kreita surbaze de serio de intervjuoj kun sportistoj el bjalistoka teamo de usona futbalo kadre de la nova registrado-programo de la Mediateko de CLZ – Mikrosocioj. Dum la realigado de la projekto baldaŭ montriĝis, ke ni ekscios ne nur tion kiu estas running back, kies rolo estas “mortigi” la ludanton, kaj kiu devas tion malebligi. Ni ankaŭ ekkonis la percepton pri la vivo kaj la morto tra la okuloj de kuracisto, kiu faras la unuajn profesiajn paŝojn en la Centro de Onkologio, aŭ emociojn akompanantajn junan patron, kiam por la unua fojo li aŭdas la vorton „paĉjo” el la buŝo de la filo.
Ĉio ĉi kaŭzis, ke ni decidis montri teamanojn de Lowlanders Białystok ne nur kiel atletojn atingantajn ĉiam pli bonajn rezultojn en usona futbalo, sed ankaŭ – eble antaŭ ĉio – de la alia, pli intima flanko.
Partneroj: