La ĉefa enhavo de la paĝo.

Kristnaskaj tradicioj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/ekspozicio de pentraĵoj
malfermo: 28.11.2014 (vendredo) je 18.00 - 20.00
la ekspozicio estos malferma ĝis: 04.01.2015

Kristnaskaj motivoj troviĝis en la pentroarto, ankaŭ pola, ekde frua mezepoko.

En la komenca etapo dominis bildigoj de scenoj el evangelio kaj apokrifoj. La centran pozicion en la komponaĵo okupis la Di-infano en manĝujo, kaj apud ĝi Maria kaj Jozefo. Nemalhaveblaj personoj en la sceno de naskiĝo de Jesuo estis bestoj – tamen ne dominantaj nun ŝafoj, sed kutime okso kaj azeno. La tuton kompletigas lumanta stelo (kometo) kaj taĉmentoj da anĝeloj. En pli komplikaj komponaĵoj aperadis paŝtistoj kaj la Tri Reĝoj („Magoj el la Oriento”). Ĉiuj personoj reprezentas certajn rolojn kaj portas fortajn simbolajn kvalitojn.

La ekspozicio konsistas el 30 verkoj, kiuj en sia karaktero rilatas al popola tradicio de la pola pentroarto. La verkoj estas siaspeca trarigardo de la kristnaskaj tradicioj laŭ la geografia konsidero – ĉar la artistoj reprezentas diversajn regionojn de Pollando, inter kiuj ankaŭ Podlaĥion. Laŭ la historia konsidero – ĉar la plej malnovaj pentraĵoj de Stanisław Prauss venas de antaŭ la jaro 1915, kaj la plej frue datitaj verkiĝis komence de la 21a jc. Kaj ankaŭ laŭ kompreno de la pentra tekniko, de grafiko ĝis akvarelo (akvopentraĵo).

La ekspozicio estis prunteprenita el la kolekto de la Muzeo de Historio de Pola Popola Movado en Varsovio.

Partnero:

Muzeo de Historio de Pola Popola Movado

en Varsovio estas organiza unuo
de Mazovia Provinco

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo