La ĉefa enhavo de la paĝo.

Religio en komikso

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

ekspozicio
malfermo: 07.11.2014 (vendredo) je 18.00-20.00
Dum la malfermo je la horo 18.30 okazos prelego de Tomasz Marciniak titolita „Religiaj motivoj laŭ komiksa vidpunkto”
kuratoro: Wojciech Łowicki
la ekspozicio estos malferma ĝis 18.01.2015

Danke al la ekspozicio Religio en komikso ni profundiĝos en la abismon de la tempo, ni traveturos galaktikojn, vizitos sanktulojn dum iliaj mistikaj animleviĝoj, ni vizitos la paradizon (kaj la inferon!). Foje ni ridetos, foje meditos, kaj ĉefe ni ekkonos la riĉan mondon de kreemo de komiksaj artistoj, kiuj – ĉerpante el la tradicio kaj la historio – penas krei universalajn aferojn.

Reprezentantoj de la sciencfikcia branĉo prezentos viziojn de aliaj mondoj kaj aliaj, neekzistantaj (kvankam neniu povas certi pri tio…) dioj el la plej malproksimaj anguloj de la kosmo. Ni montros verkojn de desegnistoj kreantaj laŭ konsiloj de la propagando de Pola Popola Respubliko. Ne mankos ankaŭ verkoj de pola subgruda movado el la 1990aj.
Wojciech Łowicki, kuratoro de la ekspozicio

Tomasz Marciniak
naskiĝis en 1966. Scienca laboristo, pedagogo kaj sociologo de kulturo. Li okupiĝas pri naciaj minoritatoj, migraj procezoj kaj amaskulturo. Kelkfoja ĵuriano de la Internacia Festivalo de Komikso, honora gasto de la 10a Komiksoscienca Simpozio en Lodzo. Aŭtoro de la libro „Pola komikso. Valoro kaj artaj atingaĵoj en la kunteksto de la socia historio” (2014), scenaroj (i.a. por Bohdan Butenko, Szarlota Pawel-Kroll, Aleksandra Spanowicz), kelkdek analizaj-kritikaj tekstoj pri komiksoj.

Wojciech Łowicki
naskiĝis en 1972, finstudis muzeismon en la Universitato Mikołaj Kopernik en Toruno. En 1997 kunorganizis la pioniran ekspozicion pri la historio de pola komikso “Pola komikso 1957-1991”. Ĉefredaktoro de la satira-komiksa revuo „Qriozum”. Aŭtoro de la sekcio pri pola komikso en la Distrikta Muzeo en Toruno. Ĉefa kuratoro de ekspozicio de la Internacia Festivalo de Komikso kaj Ludoj en Lodzo. Aŭtoro de la serio de ekspozicioj „Kvar sezonoj kun satiro kaj komikso”.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo