La ĉefa enhavo de la paĝo.

Szymon Łukowski Quartet

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Marrrrimba!, aŭ ĵazo en CLZ
31.07.2015 (vendredo) je 20.00
bileto: 25 zl en antaŭmendo / 35 zl en la tago de la koncerto

Szymon Łukowski Quartet agas de nelonge, sed artistoj ligitaj kun ĝi jam de kelkaj jaroj furoras en la pola muzika medio. En CLZ ili prezentos ĵazon el la ĉefa monda fluo. Dum tiu julia vespero sur teraso eksonos muzikaĵoj de inter alie John Coltrane, Woody Shaw, Dave Holland kaj David Binney. La tuton diversigos eksterordinaraj muzikiloj – vibrafono kaj marimbo – kun guto da „modifoj el Bydgoszcz”.

Szymon Łukowski Quartet estas nova projekto de la saksofonisto, komponisto kaj aranĝisto ligita kun la muzika medio de la Triurbo kaj Bydgoszcz. La stilo de la bando orbitas ĉirkaŭ la moderna ĵaza ĉefa fluo, kiu ĉerpas egalkvante el la atingaĵoj de John Coltrane, Woody Shaw kaj modernaj muzikistoj kiel Dave Holland kaj David Binney. Unikeco de la bando troviĝas en tio, ke la rolon de harmonia muzikilo oni transdonis al vibrafono kaj marimbo, kio ligite kun saksofonoj refreŝigis la formulon de klasika kvarteto kaj malfermis novajn sonajn spacojn.

Szymon Łukowski

saksofonisto, klarnetisto, komponisto. Finstudis la Muzikan Altlernejon F. Nowowiejski en Bydgoszcz (klarneto) kaj la Muzikan Altlernejon S. Moniuszko en Gdansko (saksofono). Laŭreato de multaj premioj, i.a. de la unua premio en la kategorio solisto dum Blue Note Poznań Competition (2014), Premio por la plej bona muzikilisto de la 16a Trarigardo de Junaj Ĵazaj kaj Blusaj Ensembloj de Sax Club en Gdynia (2013) kaj la dua premio en Student Jazz Festival en Bydgoszcz kun la bando Walking Quartet (2009). Li muzikis kun tiaj artistoj kiel Jerzy Małek, Piotr Lemańczyk, Tyler Hornby, Cezary Paciorek, Marek Napiórkowski, Cezary Konrad, Krystyna Stańko kaj multaj aliaj.

Redakcia kunlaboro:
Amasinformiloj: