ne-por-diri
ekspozicio de grafikaĵoj de Krzysztof Olszewski
Malfermo: la 10-an de majo (vendredo) 2024 je la horo 18:00 en Bjalistoka Kulturcentro, en la sidejo de Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko
La ekspozicio estos malferma ĝis la 4-a de aŭgusto 2024
Krzysztof Olszewski naskiĝis en 1956 en Varsovio. Li studis ĉe la Fakultato de Arkitekturo kaj Urboplanado de la Gdanska Universitato (1975–1980) kaj ĉe la Fakultato de Dom-interna Arkitekturo de la varsovia Belarta Universitato (1983–1986). De 1988 li laboras en tiu altlernejo. Li estis vicdekano ĉe la Fakultato de Grafiko, poste ĉe la Fakultato de Arto pri Plurmedio kaj Scenografio. En 2011 li ricevis profesoran titolon. De 2009 li gvidas la Laborejon de Plurmedia Komunikado ĉe la Fakultato de Arto pri Plurmedio, nun kiel ordinara profesoro.
Li partoprenis multajn sciencajn konferencojn en Pollando kaj eksterlande. Li okupiĝas pri vidaj artoj: grafikarto, pentrado, fotografio kaj dom-interna arkitekturo en plurmedia strategio. Liaj verkoj estis prezentataj en multaj tutpollandaj kaj internaciaj ekspozicioj. Li estas laŭreato de multaj premioj kaj distingoj en grafikaj konkursoj, kaj liaj artaĵoj troviĝas en ŝtataj kaj privataj kolektoj en Pollando kaj eksterlande.
Interfakeco estas la ŝlosilo de la progreso. Tamen la nepra kondiĉo estas malferma menso kaj daŭre disvolvataj kapabloj. Kapabloj kiel la deirpunkto de arta aventuro kaj aŭtentika bezono transpasi stereotipojn. Ĉion ĉi devas akompani konservo de humanaj valoroj kaj preteco al kritika pensado.
Por mi la deirpunkto al artaj eksperimentoj estas arta grafiko en daŭre aktualigataj kuntekstoj. Surbaze de multjaraj spertoj el diversaj fakoj kaj aplikado de diversaj artaj kaj didaktikaj metodoj, mi tuttempe serĉas mian propran vojon. Temas pri „artistic research” surbaze de grafikaj, pentraj kaj arkitekturaj spertoj, kun subteno de teoria filozofia pripensado.
En la moderna arto klasikaj dividoj havas ĉiam malpli gravan signifon. Artaj fakoj kiel desegnado, grafiko, pentrado, skulptado kaj fotografio perdis sian senkulpecon antaŭ longe. Malgraŭ tio la estetika sperto estas por ni ĉiuj la baza praktiko pri spertado kaj interpretado de la mondo. Per tia perceptado de la realo ene de ni manifestiĝas mekanismoj kaj valoroj, en aliaj cirkonstancoj kaŝitaj, nepraj por nia plua evoluado.
La plej supera modelo de arta agado inter teorio kaj praktiko, metio kaj arto, individuo kaj teamo kaj ofte ekstreme diversaj didaktikaj kaj artaj metodoj, estas por mi Bauhaus; la modelo de interfaka rilato inter bildosfero, vortosfero kaj sonosfero.
La interfakeco estas la vektoro de nia imagpovo – „inter” kiel transpasado de limoj kun samtempa akceptado de ili, „inter” en la populara kaj la tiel nomata alta artoj, „inter” inter absurdo kaj evidento.
Arta verko ĉiam pli ofte okupas negravan lokon en la artista praktiko. La procezo de realigado de ĝia sperto, egala al la interfaka eksperimentado, ekstaras sur la unua plano.
Krzysztof Olszewski
Traduko: Przemysław Wierzbowski