La ĉefa enhavo de la paĝo.

Somero en CLZ

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

julio-aŭgusto 2015

Vojaĝado estas ideala solvo por someraj ferioj, kaj en CLZ  vi povas eki vojaĝon sen iri ekster la urbon! Ni invitas al:

  • supertera vojaĝo en la ekspozicio “Flugaj ferioj”
  • bonega aventuro en la trejnado „Ni provflugas per dronoj kaj aviadiloj” kaj „Modeloj de aviadiloj – faru tion mem”
  • la natur-historia ekspedicio „Floretoj kun historio”
  • ludo plena de allogaĵoj dum la 6a naskiĝtago de CLZ
  • malkovrado de sekretoj kaj ĉarmoj de bjalistokaj monumentoj kaj skulptaĵoj en Monumenta Aventuro
  • kaj eĉ tempo-vojaĝo pro la ekspozicio „Bjalistoko de juna Zamenhof”.

 Ni kreis por vi eĉ ripoz-zonon – Ludosalonon kaj Mediatekon de CLZ.

Flugaj ferioj
/portempa ekspozicio

De antikva tempo la homoj deziris leviĝi en la spacon kaj akiri la ĉielon. Ĉi tiu grandioza revo trovis respegulon en mitoj kaj legendoj de preskaŭ ĉiuj civilizoj! Leonardo da Vinci provis konstrui flugmaŝinon jam en la 15a jarcento, sed la eternan revon de la homo oni sukcesis efektivigi nur en 1903 danke al la flugo de fratoj Oliver kaj Wilbur Wright. Disvolviĝo de aviado, komencita en la 20a jarcento, daŭras plu. Kvankam flugado kaj aviadiloj iĝis parto de la ĉiutaga vivo, senŝanĝe ili fascinas ceterajn generaciojn de la homaro! La aviado forte markis sian ĉeeston ankaŭ en Bjalistoko – la ĉi-tiea aviada klubo baldaŭ festos la jubileon de 70-jariĝo de sia ekzisto.
En la ekspozicio en CLZ atendas vin pli ol 100 ekzempleroj de aviadil-modeloj, konstruataj en la 20a jarcento. Ĉi tie troviĝas aviadiloj-legendoj, kiel angla Spitfire, germana Messerschmitt, pola Łoś kaj dekoj da aliaj flugmaŝinoj. Aŭdvida gvidilo tra la ekspozicio estos fragmentoj de intervjuoj kun bjalistokaj aviadistoj kaj modelistoj el la Bjalistoka Aviada Klubo (en plena versio troveblaj en la Mediateko de CLZ).
Partnero de la ekspozicio estas la Bjalistoka Aviada Klubo.

Ni provflugas per dronoj kaj aviadiloj
/modelista metiejo
kurso por organizitaj grupoj
tempo: 60 min
prezo: po 10 zlotoj por persono
maks. 25 personoj
aĝo: 6-14 jaroj

Venu al CLZ kaj eksciu kial aviadilo flugas, kial ĝi bezonas flugilojn kaj kio estas la leĝo de Bernoulli. La kurso konsistas el du partoj. Komence la grupo kun instruisto vizitas la ekspozicion „Flugaj ferioj”. La partoprenantoj ricevos tie bazajn informojn pri la aviado kaj ĝia historio. Ĉeokaze ili ekkonos la bazon de aerodinamiko. En la praktika parto ili elprovos sin en la malfacila arto de pilotado de dronoj. Ili lernos ankaŭ kiel konstrui simplajn modelojn de aviadiloj el kartono. En la fino de la kurso okazos prezentado de la flugmodeloj konstruitaj en la metiejo. Ĉiu povos preni kun si hejmen sian modelon!

Modeloj de aviadiloj – faru tion mem
/modelista metiejo
datoj: 29a de junio, 1a kaj 3a de julio 2015
kurso por individuaj partoprenantoj
aĝo-grupo: 10+
tempo: 180 min. (komenco je 10.00)
prezo: po 15 zl por persono
gvidos Bogusław Niemczak – instruisto de modelfarado

Se vi deziras disvolvi vian kreemon kaj manfaran talenton, kaj ekhavi interesajn amikecojn – ĉi tiu trejnado estas ĝuste por vi. En la kurso povos partopreni kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la modelfarado, kaj tiuj, kiuj neniam tuŝis ĉi tiun okupon. Ni provizas materialojn kaj ilojn bezonatajn por fari aviadil-modelojn.

Floretoj kun historio
/ historia-natura promenado
organizitaj grupoj – post interkonsento
individuaj partoprenantoj – en elektitaj semajnfinoj
tempo: 90 min
aĝo: sen limoj
bileto: po 6 zl por persono

La bjalistoka Malnova Parko servas al la loĝantaro jam de 118 jaroj! Sed kion ni fakte scias pri ĝi? Ĝi estis atestanto de la plej gravaj eventoj en la 19a kaj la 20a jarcentoj. Dum jaroj ŝanĝiĝadis ĝiaj formo kaj aspekto. Iam oni povis vidi ĉi tie ekzotikan agavon aŭ trinki kafon en la kafejo „Raj”. Nun dum varmegaj tagoj ni povas refreŝigi la piedojn en fontano aŭ ripozi en ombro de la „Komponaĵo”. La historia-natura promenado organizata de CLZ estas vagado en tempo, ludo ligita kun ekkonado de la historio kaj naturaj allogaĵoj de la parko, la teatro kaj ĝia plej proksima ĉirkaŭaĵo. Atendas vin fota puzlo, detektivaj taskoj, teatraj-naturaj kaprompiloj kaj kvizo, do – bonega amuziĝo.

Ripoz-zono – Ludosalono
tempo: 60 min
prezo: po 6 zl por persono
aĝo: 3-100 jaroj

Je via dispono estas ludoj kaj lertec-ekzercoj, ekz. lerto-tabulo, bulik, edukaj globetoj, plaĝo, lentugulo, globejo kaj edukaj ludoj, inter kiuj estas tiuj kiuj elprovas la memor- kaj perceptokapablojn: memorludo en la versioj tradicia kaj grandega XXL kaj puzlo, kiu prezentas Bjalistokon kaj la plej gravajn homojn ligitajn kun ĝi. Krome: desegnado sur muroj, teatreto, kurbaj speguloj kaj multe pli.

Ripoz-zono – Mediateko de CLZ
libera eniro

En la Plurmedia Laborejo de la Mediateko de CLZ atendas vin centoj da rakontoj pri Bjalistoko kaj Podlaĥio. Ĉu vi volas ekscii kiel aspektis nia urbo antaŭ la milito, aŭ ekkoni nuptajn tradiciojn en diversaj religioj? Aŭ ĉu vi havas la deziron enrigardi malnovan metiejon? Aŭ aŭskulti primilitajn rakontojn de bjalistokano, kiu partoprenis la Varsovian Ribelon? Ĉion ĉi vi malkovros en la Mediateko de CLZ.

Monumenta Aventuro – terenludo
/libretoj kun la Aventuro estas disdonataj dum la laborhoroj de CLZ
libera eniro

Jen eksterordinara terenludo, kiu malkovros antaŭ vi nekonatajn historiojn de bjalistokaj monumentoj, skulptaĵoj, figuroj kaj statuoj; perfekta maniero por ekkoni la urbon kaj ĝiajn sekretojn, ŝanco de bonega amuziĝo por infanoj kaj plenkreskuloj. La ludon oni povas fari en ajna tempo. Ĝin povas partopreni loĝantoj de Bjalistoko, kiuj deziras elprovi aŭ pliprofundigi sian scion pri la lokaj historio kaj arto, kaj ankaŭ turistoj, kiuj nur komencas ekkonadi la urbon. Kaj ĉiu havas la ŝancon je venko, do… je trezoro!

6a naskiĝtago de CLZ – mojosa festo: aviadiloj, glisiloj, dronoj
dato: la 19a de julio 2015
en la horoj 10.00-16.00
libera eniro

Ĉi-jare CLZ iĝos 6-jaraĝa! Pro tio ni invitas ĉiujn kune festo. Speciale por vi ni etendos la flugilojn tiel larĝe, kiel eblas, ĉar specialaj “gastoj” de la ĉi-jara Naskiĝtago de CLZ estos plej diversaj flugmaŝinoj. Venu kaj vidu, kion kapablas fari dronoj. Provu mem la arton flugi per tiu eksterordinara aerŝipo. Eksciu kiel aspektis aviadiloj en la pasinteco. Sidu malantaŭ la stirilo de glisilo! Ekkonu la bazon de aerodinamiko kaj lernu kunmeti veran paraŝuton. Konstruu vian propran aviadilon kaj provu kiel ĝi flugas. Estos mojose!

Konstantaj kaj portempaj ekspozicioj

Jen elstara enkonduko en la historion de la urbo. La plurmedia ekspozicio “Bjalistoko de juna Zamenhof” transportas nin en la 19an jarcenton, en la centron de la multnacia, dinamike disvolviĝanta urbo, kie naskiĝis kaj pasigis la unuajn dekkelkajn jarojn de la vivo la kreinto de la lingvo Esperanto. Kompletigo de ĝi estas la ekspozicio “La monumento ne tuj konstruiĝis…” – plena de neatenditaj malkovroj historio de provoj memorigi en Bjalistoko Ludovikon Zamenhof. Sekva bjalistoka direkto estas “Bojary 2” – fotografia promenado tra unu el la plej malnovaj kaj ĝis antaŭ nelonge plej belaj kvartaloj de la urbo, tra kiu promenigas la vizitantojn voĉoj de la loĝantoj de Bojary mem. Alian vidpunkton al la urbo ebligas instalaĵo sur la teraso de CLZ, memoraĵo post la projekto “Ĉar arto estas en ni”, kadre de kiu la partoprenantoj serĉis ekzemplojn de spontana “strata” arto. Kion ili trovis? Eksciu tion vi mem.

Biletoj:
konstanta: 8 zl normala bileto, 4 zl rabatita bileto
portempaj: 4 zl
gvidanto pollingva: 8 zl
gvidanto anglalingva: 12 zl
Aliĝojn de organizitaj grupoj ni petas fari kun unusemajna anticipo.
Dimanĉe eblas eniri la ekspoziciojn senpage!

Ni akceptas bjalistokan karton de granda familio kaj karton de aktivaj plimaljunuloj
Detalaj informoj kaj aliĝoj: 85 67 67 367