La ĉefa enhavo de la paĝo.

72-a Kristana Kongreso de KELI

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Karaj gefratoj,

La organizantoj kore invitas vin partopreni la Kristanan Kongreson en la naskiĝurbo de nia Majstro – Ludoviko Zamenhof.

Bjalistoko situas 200 km for oriente de Varsovio, proksime al la landlimo kun Belorusio. La Kongreso okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro, kie atendas vin bone ekipitaj ĉambroj por 98 personoj, manĝosalono, kapelo kaj prelegsalono kun necesaj teknikaĵoj. Ĉio sub unu tegmento. Tuj apude troviĝas la bela romkatolika Preĝejo Sankta Adalberto. Ni planas montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongreskunsidoj ekster la urbo:

Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
Pri ortodoksoj en la fama urbeto Supraśl
Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
Pri islamanoj en Bohoniki kaj Kruszyniany
2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke.

Via Loka Kongresa Komitato

 

Aliĝilo

 

Organizantoj:
KELI – Kristana Esperantista Ligo Internacia
FZ – Fondumo Zamenhof
BTE – Bjalistoka Esperanto-Societo
Niaj Altaj Protektantoj
Marŝalo de Podlaĥia Provinco d-ro Artur Kosicki
Podlaĥia Vojevodo magistro Bohdan Paszkowski
Urbestro de Bjalistoko hab. d-ro Tadeusz Truskolaski
Pastro Arkiepiskopo d-ro Józef Guzdek, Bjalistoka Metropolito
Pastro Episkopo Bjalistoka kaj Gdanska hab. d-ro Jakub (Kostiuczuk)                                     

 

Niaj sponsoroj – kunorganizantoj:
Municipa Komunumo Bjalistoko
Marŝala Oficejo de la Podlaĥia Vojevodio
Vojevodia Oficejo en Bjalistoko
Municipa Komunumo Supraśl
Municipa Komumumo Tykocin
Municipa Komunumo Wasilków
Bjalistoka Kulturcentro
Podlaĥia Muzeo
Bjalistoka Publika Transporto


Kongresa adreso
Arkidioceza Plialta Teologia Seminario, Białystok, str. Warszawska 46 (vidu sur la mapo).

Sabate ekde 12:00h nia akceptejo estos malfermita en la vestiblo.

Trajn- kaj busveturantoj
La kongresejo estas atingebla per publika transporto.

De la trajna stacidomo vojaĝu per la linio 2 (direkton Osiedle Dojlidy) ĝis la haltejo „kościół św. Wojciecha”.

De la busa stacidomo (gravas ekz. por tiuj, kiuj vojaĝos per buso de la varsovia flughaveno Okęcie) – vojaĝu per la linio 100 ĝis la haltejo „rzeka Biała” kaj poste ankoraŭ 2 haltejojn per la linio: 2, 8 aŭ 21 – ĝis la haltejo „kościół św. Wojciecha”

Parkejoj
La seminario havas propran parkejon.

Nomŝildoj
La partoprenantoj ricevos nomŝildon kun sia nomo kaj aliaj informoj. Bonvolu ĉiam porti la nomŝildon! Ĝi estas via pruvilo pri la aliĝo, tranokto kaj manĝoj.

Salonoj
La programeroj okazas aŭ surloke en la Seminario (kapelo kaj aŭditoria salonego) aŭ:
en diversaj lokoj en Bjalistoko
en la pitoreska urbeto Tykocin plena de spuroj de hebreoj
en la urbeto Supraśl plena de ortodoksaj spuroj kaj monumentoj
en la katolika sanktejo „Sankta Akvo”
en la islama vilaĝo Kruszyniany