Informoj
Kristnaskaj tradicioj
La ekspozicio konsistas el 30 verkoj, kiuj en sia karaktero rilatas al popola tradicio de la pola pentroarto. La verkoj estas siaspeca trarigardo de la kristnaskaj tradicioj laŭ la geografia konsidero – ĉar la artistoj reprezentas diversajn regionojn de Pollando, inter kiuj ankaŭ Podlaĥion.
Naturo Integriĝo Arto
La ekspozicio estas resumo de la projekto Renkontiĝoj kun Arta Vivo de Handikapuloj, kadre de kiu okazis la arta metiejo Naturo Integriĝo Arto en la tagoj 07.08.2014 - 14.08.2014 en Kukle ĉe la lago Pomorze.
GRAFIO/FOTO
Jubilea ekspozicio de la 70-jariĝo de Arta Liceo Artur Grottger de verkoj de la lernantoj, kiuj kreiĝis dum la lastaj jaroj en du aŭtoraj laborejoj: fota-filma de Katarzyna Zabłocka kaj grafika de Marta Muszyńska-Józefowicz kaj Małgorzata Józefowicz.
Diploma ekspozicio de studantoj de AFiP
Diplomaj verkoj de studantoj de la Akademio de Fotado kaj Entreprenemo en Bjalistoko estas resumo kaj kronado de dujara eduko en la lernejo je la studobjekto fotado.
Ceramika Bjalistoko
Jen serio de ok aroj de ceramikaj kaheloj, inspiritaj de historia kaj moderna arkitekturoj de Bjalistoko.
Paĝo: 54/55