8a de marto - 5a de majo 2019
La fotoprojekto „Senkulpa okulo ne ekzistas” estis kreita en la jaroj 2006–2008. Kadre de ĉi tiu entrepreno Wojciech Wilczyk fotis sinagogojn midraŝ-lernejojn kaj preĝdomojn, kiuj estis lokitaj ene de la hodiaŭaj landlimoj de la pola ŝtato kaj ne plenumas kultajn funkciojn. En la dokumentaro fine ektroviĝis fotoj de pli ol tricent objektoj servantaj kiel garaĝoj, fajrobrigadejoj, riparejoj, manfarejoj, muzeoj, bibliotekoj, kulturdomoj aŭ malplenejoj minacataj de konstrua katastrofo.