Lia verkaro estas tiom specifa, ke estas malfacile unusignife difini liajn muzikajn vojojn. Pleje li proksimas al la hibrido Waits-Brecht, kvankam necesus aldoni guton da funko, bluso kaj ĉio alia poiome. Aŭtora de A ĝis Z. Sendube li estas unu el la plej bonaj viraj voĉoj sur la pola scenejo, kaj krome li kantas ĉiam bonajn, interesajn tekstojn – kaj ĉio ĉi en elstara muzika kadro.