Ni preparis la trian eldonon de eksterordinara kurso! Ni prenis la partoprenantojn al vojaĝo tra moderna Bjalistoko laŭ la spuroj de Ludoviko Zamenhof kaj transportiĝis en la tempon de la 19-jarcenta urbo.
La partoprenantoj povis ankaŭ lerni la bazajn ideojn rilatajn al filmo-produktado, memstare prepari filmajn planojn kaj ekkoni la principojn, kiuj regas la mondon de animacio.