La ĉefa enhavo de la paĝo.

157a Naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Animaciata Ludoviko
/unua prezento de filmo
prezento: 15.12.2016 (ĵaŭdo), je 18.00
gastoj: Elwira Małyszko kaj animaciistoj
gvidanoj: Mirosław Miniszewski
ĉiujn gastojn atendos dolĉa surprizo

Kiel ĉiujare la 15an de decembro ni invitas vin al komuna festado de sekva naskiĝtago de la kreinto de la lingvo universala kaj patrono de nia institucio – Ludoviko Zamenhof.

Pro ĉi tiu okazo ni preparis surprizon. Ni invitas al premiera prezento de la 1a parto de animacia filmo pri Zamenhof. La aŭtoroj de la animaciaĵo estas infanoj kaj junuloj el Bjalistoko, partoprenintoj de metiejoj el la serio „Animaciita Ludoviko”.

„Aktoro” de la titola rolo estas profesia pupo projektita de Agnieszka Wątroba, konstruita sur speciala „skeleto” por animacioj, kiun kreis fama filmostudio SE-MA-FOR. Danke al tio estis ebla tre preciza rekreo de movoj kaj gestoj de la animaciata rolulo.

Pri movado de Ludoviko okupiĝis partoprenantoj de metiejoj, kiuj okazis printempe kaj somere en CLZ. Ili laboris per profesia ilaro – fotiloj, programoj por pofilmera animacio kaj multscenejo. Kaj ilian laboradon superrigardis reĝisorino kaj animaciistino Elwira Małyszko.

Krom tio post  la filmoprezento ĉiuj povos rigardi originalajn filmajn scenejojn, kiujn la junaj artistoj kreis por la bezonoj de produktado de „Animaciata Ludoviko”, elprovi sin je animaciado en multscenejo kaj ekkonscii kiel malfacila estas la arto de filmokreado per pofilmera metodo.