La ĉefa enhavo de la paĝo.

Nemalhavebla akvo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/metiejo
10.06 – 26.08.2016
de mardo ĝis vendredo en la horoj 10.00-16.00
aĝo: 6-12 jaroj
tempo: 90 min
prezo: 10 zł per persono
por organizitaj, maks. 25-personaj grupoj
aliĝoj 856767367
Atentu: bv. kunporti litrajn botelojn de lakto 

Ĉiujn, kiuj interesiĝas pri sekretoj de akvo kaj ligitaj kun ĝi fizikaj principoj, ni invitas al nia metiejo. En la „Nemalhavebla akvo” metiejo la partoprenantoj realigos aron da fizikaj eksperimentoj ligitaj kun akvo kaj ĝia utiligado.

/plaĝo
10.06-31.08.2016
de mardo ĝis dimanĉo en la horoj 10.00-17.00
lunde en la horoj 10.00-16.00
Atentu: infanoj devas resti sub prizorgo de la gepatroj aŭ la prizorgantoj
senpage

Enurba somero povas esti laciga. Dum varmegaj tagoj ni revas pri momento de ripozo en plezura loko. Kion vi respondus al la propono ripozi sur plaĝo… en la centro de Bjalistoko? Antaŭ la domo de CLZ, sur parkejo, ni preparis por vi milojn da kilogramoj de fajna, ora sablo, kaj ankaŭ basenon.