La ĉefa enhavo de la paĝo.

Kantoj kun tekstoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/Łanuszka, Kasprzycki, Volodia
koncertoj sur la teraso de CLZ
julio-aŭgusto 2016
abonkarto por ĉiuj koncertoj: 50 zl
nur ĝis 01.07.2016 en la kaso de CLZ

Bonvenon en la sesa serio de koncertoj en CLZ. En tiu ĉi jaro por someraj vesperoj ni preparis por vi specialan miksaĵon de vira ludado en poezia kadro. Komence ni aŭdos baladojn de kanada bardo Leonard Cohen far Michał Łanuszka el Wieliczka. Sekve sur nia scenejo prezentiĝos Robert Kasprzycki kun siaj tre sens-ekscitaj kantoj, de „Luprenebla ĉielo” ĝis la plej novaj kantoj. Kaj fine estos vera ŝancego por ŝatantoj de klasikaĵoj – Projekt Volodia kaj kantoj de Vladimir Visockij en novaj aranĝoj.

Ĉiuj koncertoj okazos sur la teraso de CLZ. La teraso estas kovrita de tegmento, sed la vesperoj – eĉ someraj – povas esti relative malvarmaj. Tial ni proponas kunporti pli varmajn vestaĵojn, kaj eĉ lankovrilojn.

Programo:

01.07.2016, (vendredo) je 20.00
Michał Łanuszka
bileto: 20 zl en antaŭmendo/30 zl dum la tago de la koncerto

22.07.2016, (vendredo) je 20.00
Robert Kasprzycki
bileto: 20 zl en antaŭmendo/30 zl dum la tago de la koncerto

05.08.2016, (vendredo) je 20.00
Projekt Volodia
bileto: 20 zl en antaŭmendo/30 zl dum la tago de la koncerto