/baroka ludo kadre de la Tagoj de Bjalistoko
26.06.2016 (dimanĉo), je la horoj 10.00-16.00
Loko: korto de la Palaco de Branicki
Ni invitas vin al eksterordinara ludado kun tempo. Okaze de la Tagoj de Bjalistoko la korto de la Palaco de Branicki ŝanĝiĝos al grandega ludtabulo. Ĝiaj sekvaj kampoj enkondukos vin en la morojn kaj kulturon el la 17a-18a jarcentoj. Vi povos renkontiĝi kun korteganoj de Jan Klemens, ludi kun ili ludojn tipajn por tiu periodo, fronti vergojn kaj… butonojn de kaftano. Fine de la ekscita vagado estos “festeno”, kiun partoprenos tamen nur la plej persistaj kuraĝuloj.
Eventoj de CLZ kadre de la Tagoj de Bjalistoko:
24.06.2016 (vendredo)
- 10.00-17.00 / CLZ
Senpaga vizitado de la ekspozicioj de CLZ - 19.00 / CLZ
prezento de fotoalbumo Bjalistokaj fotistoj 1861-1915
25.06.2016 (sabato)
- 10.00-17.00 / CLZ
Senpaga vizitado de la ekspozicioj de CLZ
26.06.2016 (dimanĉo)
- 10.00-17.00 / CLZ
Senpaga vizitado de la ekspozicioj de CLZ - 10.00-16.00 / korto de la Palaco de Branicki
Festeno ĉe Hetmano - 11.00, 13.00, 15.00 / la Palaco de Branicki kaj la Muzeo de Historio de Medicino kaj Farmacio
Malkovrante sekretojn de la Palaco kun medicinisto Michelis - 11.00, 12.30, 14.00, 15.30 / ĝardenoj de la Palaco de Branicki
Vizitado de la palacaj ĝardenoj kun ĉiĉerono
Partneroj: