La ĉefa enhavo de la paĝo.

Eŭropa Nokto de Muzeoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/vojaĝetoj, vojaĝegoj
14.05.2016 (sabato), en la horoj 13.00 - 00.00
senpage

Dum la ĉi-jara Nokto de Muzeoj la Centro Ludoviko Zamenhof ŝanĝiĝas en senpagan, kulturan vojaĝoficejon. Por via elekto estas kelkaj diversaj direktoj. Ni invitas al vojaĝoj proksimaj: tra Bjalistoko kadre de la Urba Ludo – Ekkonu Bjalistokon 2016 “Ni disigas arkitekturon” kaj tra Podlaĥio en la ekspozicio “Enaŭskultiĝante” de Olesia Sekeresh. Ni portos vin en forajn angulojn de la mondo – al Balkanio ni iros per fotoj de Gosia Żuk, kaj al Ĉinio – gvidate de Krzysztof Szubzda kaj kaj bando TENOITAO. Ni preparis ankaŭ tempovojaĝojn. Al la 19-jarcenta Bjalistoko ni transportiĝos en la konstanta ekzpozicio en CLZ. En vojaĝon tra sekvaj jardekoj de la 20a jarcento prenos nin tempomaŝino nomata Mediateko de CLZ. Kaj en la infanaĝan tempon ni eniros danke al la Ludosalono. En sekva, ĉi-foje internacia vagado, kun Przemek Wierzbowski kiel gvidanto, vi havos la eblecon ekkoni la bazojn de Esperanto dum 15 minutoj.