La ĉefa enhavo de la paĝo.

Laŭdezira vizitado

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/temaj promenoj

dato: 14 aprilo-31 oktobro 2016, je 10.00-16.00
prezo: 6 zl de persono
aĝo: 11+
organizitaj grupoj kun de 15 ĝis 50 personoj
bonvolu mendi la promenon kun almenaŭ unusemajna anticipo
necesas aliĝoj: 85 6767367

Ni invitas al ekscitigaj vagadoj tra la urbo kun ĉiĉerono. Jen logaĝo por bjalistokanoj kaj turistoj. La promenoj ja iros ne nur laŭ ofte frekventataj itineroj, sed ankaŭ malkovros malpli famajn lokojn kaj historiojn. Por la jaro 2016 ni preparis kvin itinerojn: bojaran – rakonton pri tio kiel ŝanĝiĝadis la kvartalo Bojary; itineron de Ludoviko Zamenhof, rakonton pri la unuaj jaroj de la kreinto de la internacia lingvo kun mencioj pri la historio de la bjalistoka Esperanto-movado; multkulturan – kiu parolos pri la podlaĥia kaldrono de nacioj, kulturoj kaj religioj, kiu en Bjalistoko troviĝas ekde la ekesto de la urbo; itineron de modernismo, kiu prezentos la plej interesajn ekzemplojn de modernismo en la urba spaco de Bjalistoko; kaj itineron de bjalistokaj nekropoloj, kiu montros lokojn, en kiuj iam troviĝis aŭ plu troviĝas la plej malnovaj, historiaj tombejoj de la urbo. Ni ankaŭ proponas diversajn opciojn dependajn de la bezonoj de la partoprenantoj: piedajn kaj biciklajn promenojn, kaj foje eĉ busajn vojaĝojn.