La ĉefa enhavo de la paĝo.

Vidi la aliulon

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/seminario – prezentoj de filmoj, kursoj, diskuto
05.11.2015 (ĵaŭdo) je la horoj 10.00-20.00
Gastoj: Karolina Dudek, Agata Maksimowska, Katarzyna Niziołek, Mateusz Budzyński, Sławomir Sikora, Adam Zucker
libera eniro

Programo de la seminario:

  • 10.00 - 12.00 la metiejo por liceanoj „Komprenado de stereotipoj” – necesas aliĝi
  • 15.00 - 17.30 prezento de la filmo „Tabako, veroj kaj rumikubo”, post la prezento okazos la diskuto „Bildo de la Aliulo en Pollando”
  • 18.00 - 20.00 prezento de la filmo „Reveno” kaj renkontiĝo kun reĝisoro Adam Zucker

Kio kaŭzaz, ke ni ne volas ekkoni la alian homon? Ĉu nekonante lin ni havas pretan ideon pri li, ofte maljustan, baziĝantan sur antaŭjuĝoj? Ĉu ni komentas taksi lin? Ĉu etna deveno, kulturo kaj religio alia ol la propra premisas tion, kiel oni rigardas la alian personon? Se vi deziras paroli pri tio, ni invitas partopreni en la seminario, dum kiu ni diskutos kun antropologoj, sociologoj kaj historiistoj pri la nuna situacio de la „Aliulo” en la mondo. La elirpunkto por la parolo estos filmoj spektitaj dum la seminario kaj propraj observoj kaj spertoj.

Dum la seminario okazos la kurso „Komprenado de stereotipoj” direktita al liceanoj, kaj prezentoj de antropologiaj filmoj devenantaj de la 35a festivalo NAFA (Nordic Anthropological Film Association) titolita „Bildoj de kultura diverseco kaj heredaĵo”, organizata en la tagoj 21-26 de septembro 2015 en Varsovio. La temo de la festivalo rilatas al larĝe komprenata temo de kultura diverseco kaj heredaĵo de Eŭropo (pliajn informojn pri la festivalo vi trovos ĉe nafa2015.pl).

 

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo