La ĉefa enhavo de la paĝo.

Dorota Miśkiewicz & Marek Napiórkowski

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Mi zumas, mi fajfas, aŭ Ĵazo en CLZ
21.08.2015 (vendredo) je 20.00
bileto: 25 zl en antaŭmendo / 35 zl en la tago de la koncerto

Koncerto de unu el la plej interesaj polaj voĉkantistinoj kaj elstara gitaristino Dorota Miśkiewicz! Ŝi estas artistino eterne serĉanta, malferma je novaj sonoj kaj muzikaj eksperimentoj. Ŝia rekon-simbolo estas etosaj, lirikaj komponaĵoj, kunigantaj diversajn muzikajn ĝenrojn. Eleganta kaj modesta, sursceneje ŝi estas karisma kantistino, fulme ŝi kreas kontakton kun la publiko. Al Dorota Miśkiewicz akompanos Marek Napiórkowski. Ili prezentos la verkojn Świerk (Piceo), Nucę, gwiżdżę sobie (Mi zumas, mi fajfas), Tuńczyk (Tinuso), Ale (Sed), Suwalskie bolero (Bolero de Suwałki), klasikajn polajn kantojn: Pokoik na Hożej (Ĉambreto ĉe la str. Hoża), Lubię być szczęśliwa (Mi ŝatas esti feliĉa), kaj ĵazajn klasikaĵojn kiel You stept out of a dream.

Dorota Miśkiewicz

voĉkantistino kaj aŭtorino de tekstoj. Si kunlaboris kaj koncertis inter alie kun Cesaria Evora, Grzegorz Turnau, Tomasz Stańko, Nigel Kennedy, Włodzimierz Nahorny, Ewa Bem, Jan “Ptaszyn” Wróblewski, Louis Winsberg aŭ Stefano Bollani. Ŝi registris kvar solistajn diskojn: „Zatrzymaj się” (Haltu), „Pod rzęsami” (Sub okulharoj), „Caminho”, „ALE”. La lasta albumo – „Lutosławski, Tuwim. Piosenki nie tylko dla dzieci” (Lutosławki, Tuwim. Kantoj ne nur por infanoj) – registrita kune kun la bando Kwadrofonik, iĝis ora disko kaj kandidato por la Muzika Premio Fryderyk.

Marek Napiórkowski

gitaristo kaj komponisto. Li muzikis kaj registris inter alie kun Pat Matheny, Marcus Miller, Richard Bona, Ivan Lins, Angelique Kidjo, Clarence Penn, Gregoir Maret, Sugar Blue, Urszula Dudziak, Leszek Możdżer, Ewa Bem, Wojciech Karolak. Li registris kvar solistajn diskojn. Laŭ la voĉdonado de legantoj de la gazeto Jazz Forum li estis elektita Ĵaza Gitaristo de la Jaro 2013. Li estis kunestro de la elektra grupo Funky Groove, kiu dufoje estis elektita la Elektra Muzikbando de la Jaro laŭ enketo de la gazeto Jazz Forum.

Redakcia kunlaboro:
Amasinformiloj:


Galerio

  • Pligrandigu la foton Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

    Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

  • Pligrandigu la foton Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

    Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

  • Pligrandigu la foton Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

    Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

  • Pligrandigu la foton Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski

    Koncerto Dorota Miśkiewicz kaj Marek Napiórkowski