La ĉefa enhavo de la paĝo.

Triobla portreto / Triple portrait

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Michał Zieliński kaj la Centro Ludoviko Zamenhof infitas fotistojn kaj artistojn de vidaj artoj el Pollando, Ukrainio kaj Belorusio partopreni en la projekto „Triobla portreto”. La aŭtorojn oni elektos kadre de „natura selektado”: laŭ rekomendoj de partneraj organizoj, trarigardo de la verkaroj, kaj sekve laŭ taŭgigaj interparoloj. Al ni gravas varbi interesajn artistojn, kiuj okupiĝas pri vidaj artoj.

julio-oktobro 2015

  • plenaerumado - 10-19 de julio 2015 Szczyty-Dzięciołowo
  • prezento/ekspozicio 28-30 de aŭgusto 2015 Szczyty-Dzięciołowo/Bjalistoko (CLZ)
  • albumo la 30an de oktobro 2015 Bjalistoko (CLZ)

IDEO / Triobla portreto

Vagado estas ĉefmotivo de la projekto inciatita de Michał Zieliński – juna fotisto el Pollando, kiu kunlaboras kun CLZ ekde 2012. Denove li deziras ekiri por renkonti la „ĉi-lokulojn”, la loĝantojn de podlaĥiaj vilaĝoj kaj urbetoj, kie la slogano „fandujo de kulturoj” trovas konkretan respegulon en la ĉiutaga vivo. La efekto de la unua ekspedicio (en la regionojn de Krynki kaj Białowieża) estis la projekto „mia loko estas jam tie” realigita en 2012. Ĉi-foje li deziras inviti en la artan procezon ankaŭ aliajn artistojn: por multobligi la perspektivon, pridiskuti la lokajn fenomenojn, respeguligi unu lokon (ĉi tie) en tri sentemoj, nacie kaj kulture diversaj.

Dokumentado kaj arta transformado de la ekspedicio okazos kadre de eksperimento. La fotoj kreiĝos en la tekniko de malseka kolodio, konata ekde la praepoko de la fotoarto, nun malofte uzata, unika. Peniga, postula, temporaba, sed donanta neripeteblan efekton metodo de registrado kaj konservado de bildo, perfekte taŭgas por la postuloj de la projekto, orientita prefere al konstruado de rilatoj kun la renkontitaj personoj, kaj ne nur al registrado de bildoj perfektaj teknike.

PRISKRIBO / Tempoplano de la projekto

  • PLENAERO / 10-19 de julio 2015

La unua etapo de la projekto estas fota plenaerumado. Dum la dektaga artista restado la grupo de ses artistoj el Pollando, Ukrainio kaj Belorusio vagados tra podlaĥiaj vilaĝoj kaj setlejoj por buso, kiu samtempe plenumas la funkcion de grandformata „fotilo” kaj moviĝanta mallumĉambro. La bazejo kaj centro de la restado estos la setlejo Szczyty-Dzięciołowo. En la sekvaj lokoj (po unu tage) ili renkontiĝos kun la loĝantoj, iniciatos interparolojn, invitos al partopreno en la sesio, kiu rezultigos portretojn faritajn en natura, ĉiutaga spaco de la persono. Fotado en la tekniko de malseka kolodio postulas tempon, do la arta medio donas spacon por reala interŝanĝo kaj profundigo de la rilatoj.

  • PREZENTO / 28-30 de aŭgusto 2015

La unua publika prezento konsistos el du partoj: ekspozicio kaj malferma prezento, montranta sekvadon de la arta procezo. Ĝi okazos paralele en Bjalistoko kaj en Szczyty-Dzięciołowo kadre de la festivalo Wschód Kultury.

  • ALBUMO / 30an de oktobro 2015

La projekton finos albumo prezentanta la plej interesajn fotojn kaj tekstojn: skribitajn parolojn kun la fotitoj, fragmentojn de la vojaĝalibro. Prezento de la eldonaĵo okazos kadre de la Festivalo InterPhoto.

KUNORDIGANTO / Kontakto

Anna Danilewicz
danilewicz@centrumzamenhofa.pl
TEL: 85 67 67 370, 605 579 990
www.centrumzamenhofa.pl

PARTNERO de la projekto