Informoj
Aleksiada
Ekspozicio, kies bazo estas la fenomeno de memoro. La elirpunkto estas historiaj okazaĵoj – milita odiseado de la praavo de la Artisto, batal-itinero iranta el Sovetunio al Varsovio. La historio plurfoje rakontata al la nepo, transformata en la formo de komunaj ludoj, iĝis rakonto kun la avo – heroo de la infana imagpovo.
Gaja procesio de Kazanecki
Bonvenon en eksterordinara metiejo! La junuloj povos ekkoni la verkaron de unu el la plej eminentaj bjalistokaj Poetoj, patronon de ĉiujare enmanigata Literatura Premio – en interesa kaj malbanala maniero. Nur en marto, kaj krome – senpage!
Aŭtora renkontiĝo
Kvar libroj iĝis kandidataj por la ĉi-jara Literatura Premio Wiesław Kazanecki. Antaŭ ol ni ekscios, kiu el ili estos premiita, ni invitas al renkontiĝo kun ĉiuj Aŭtoroj.
Kreema Konstruisto 2017
Por partopreni la konkurson vi devas projekti novan skulptaĵon/monumenton omaĝe al Ludoviko Zamenhof, realigi ĝin dum la Ferioj kun LEGO-brikoj kaj foti ĝin en loko speciale destinita por tiu celo.
Ferioj kun brikoj
Ni invitas al tri semajnoj da ludado per LEGO-brikoj. En ĉi tiu jaro vi vidos unikan, ĉar neniam konstruitan monumenton laŭ la projekto de Abraham Ostrzega – Babelturo omaĝe al Ludoviko Zamenhof.
Paĝo: 40/60