Główna treść strony.

Kreema Konstruisto 2016

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

/konkurso kun premioj
25.01–14.02.2016

La nuntempa formo de la ĝardenoj ĉe la Palaco de Branicki estas meritaĵo de pluraj arkitektoj kaj artistoj. Iĝu unu el ili kaj konstruu unikan, eksterordinaran, originalan skulptaĵon, kiu povus beligi la ĝardenojn de Johano Klemenso Branicki. Memoru, ke via skulptaĵo rilatu al la stilo de baroko kaj al la historio de la urbo kaj la regiono.

Por partopreni la konkurson vi devas:

  •     projekti novan skulptaĵon, kiu povus beligi la ĝardenojn de Johano Klemenso Branicki,
  •     konstrui ĝin en CLZ kaj fari foton de ĝi en loko speciale destinita por tio,
  •     havi de 3 ĝis 16 jarojn.

PREMIOJ:
1a premio – Kompleto de COBI-brikoj Pingvenoj Tanko Tiki
2a premio – Kompleto de COBI-brikoj Pingvenoj el Madagaskaro S.T.A.N.K.
3a premio – Kompleto de COBI-brikoj Spiona Helikoptero de Pingvenoj

La premiojn sponsoris la vendejo Kids'world en Galeria Alfa en Bjalistoko