Artykuły
Rekta linio
Rekta linio, unu el la bazaj termoj de geometrio, estas specifa kazo de kurbo, ambaŭflanke nelimigita. Ĉi tian linion ni trovas en ĉiuj verkoj de Paweł Kupiec, kvankam ĝi subiĝas al specifaj transformoj – pentraj kaj desegnaj studoj de Kupiec prezentas ĉifitajn foliojn. La primitiva formo de linio estas do rekonstruata de ni el la spaco, kiu estis detruita en efekta maniero.
Majstroj de Ilustraĵoj
La ekspozicio „Majstroj de Ilustraĵoj”, preparita de la Eldonejo Dwie Siostry, prezentas verkojn de ok elstaraj ilustristoj, kiuj kunkreis la gloron de la pola libra ilustrado en ĝia plej bona periodo. Ĉiu el ili ellaboris sian propran, originalan grafikan stilon, rekoneblan per unu rigardo.
Knabino el memorlibro. Serĉante Rywka el la getto de Lodzo
La ekspozicio prezentas la historion de Rywka Lipszyc, juna knabino, kiu en memorlibro dokumentis sian luktadon kun la milita realeco. Ja ĉi tiu memorlibro estas la deirpunkto de la ekspozicio.
Bjalistokaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj
Inter ili ni trovas monumentojn kaj memortabulojn, stratojn, placojn, bulvardojn, murpentraĵojn, grafition, vitraloj, hospitalojn kaj lernejojn, ŝipojn kaj asteroidojn.
Zamenhof, Krakovo kaj esperantistoj sur vitraj platoj de antaŭ jarcento
La fotoj konserviĝis en la formo de dekkelkaj vitraj platetoj – heliografaĵoj (temas pri nobla fototekniko populara komence de la 20-a jarcento). Ni ne konas la historion de la kolekto, ni povas nur supozi, ke temas pri parto de pli granda kolekto de dokumentoj, kiujn Warden faris dum grandaj kaj etaj renkontiĝoj de esperantistoj. Dum cent jaroj la vitraj negativoj kuŝis en siaj originalaj skatoloj. Hodiaŭ ili atingis nin kiel donaco de brita esperantisto Bill Chapman pere de Instituto de Pola Kulturo en Londono.
Paĝo: 9/22