La ĉefa enhavo de la paĝo.

Mediateko

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Arkivo de Parola Historio

CLZ komencis kreadon de la unua en Bjalistoko profesia arkivo de parola historio.

filmo ludanto kaj malnovaj fotoj

 

Oral history – parola historio estas registrado, interpretado kaj publikigado de historiaj informoj, kies fontoj estas personaj travivaĵoj kaj opinioj de atestantoj de eventoj. La komenco de la parola historio estis en la 19a jarcento, do en la momento kiam aperis fonografo – la unua sonregistrilo. Kiel la unuaj registris etnografoj okupiĝantaj pri indiana folkloro. Sekve de disvolviĝo de la tekniko (kiam aperis magnetofonoj) oni komencis realigi la projektojn pli grandskale. Unu el la pioniraj projektoj pri la parola historio estis registraĵoj kolektitaj de la usona organizaĵo WPA (Works Progress Administration) pri i.a. la enlanda milito kaj sklaveco.

Plurmedia arĥivo de parolhistorio de la urbo kaj la regiono estas projekto, kiu temas pri kolektado de raportoj de „atestantoj de historio” kaj kiun CLZ realigas ekde 2010. Ĝiaj bazaj celoj estas krei fundamenton por la unua en la urbo, profesia arĥivo de parolata historio kaj protekto kaj popularigado de kultura heredaĵo, la historio de la urbo kaj la regiono.

Ĝis nun ni sukcesis realigi pli ol 200 horojn de videaĵoj, ciferecigi preskaŭ 3000 arĥivajn fotojn kaj dokumentojn, kiuj estas popaŝe prilaborataj kaj senpage disponigataj. La materialoj estas kolektitaj en diversaj temoj ligitaj kun la historio de la urbo kaj de la regiono, kaj ĉefaj el ili estas: la plej maljunaj bjalistokanoj; nuptaj tradicioj en diversaj kredoj; Bojary; Esperanto-movado en Bjalistoko. Ni sukcese realigas aliajn registrajn projektojn, kiuj ligiĝas kun la historio kaj la multkultura heredaĵo de Bjalistoko.

Pri forto kaj allogeco de la Mediateko de CLZ pere atestas aprezo flanke de monsubtenantoj:

  • Fondaĵo Leopold Kronenberg kunfinancis en la jaro 2010 la projekton „Bjalistokanoj parolas – arĥivo de parolhistorio de la urbo kaj la regiono” – subteno de 17500 zlotoj;
  • Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, kadre de la prioritato Disvolvo de kultur-infrastrukturo, monhelpis en 2013 la projekton Mediateko de CLZ – Plurmedia Laborejo, aĉeton de ekipaĵoj por la laborejo – subteno de 31000 zlotoj;
  • Muzeo de Pola Historio en Varsovio kadre de la programo Patrioteco de la morgaŭo en 2013 kunfinancis la projekton „Per propraj okuloj – metiejo de parolhistorio por lernejanoj gimnaziaj kaj supergimnaziaj” – subteno de 8900 zlotoj.

Filmoj prezentataj en la retpaĝo estas nur fragmentoj de raportoj de histori-atestantoj. La tutajn registraĵojn oni povas spekti en la Mediateko de CLZ – Plurmedia Laborejo, la strato Warszawska 19, Bjalistoko.

La intervjuojn akompanas fotoj kaj dokumentoj el hejmaj arĥivoj de la histori-atestantoj. Dum la tuta tempo ni serĉas „atestantojn de la historio” – personojn, kiuj pasigis en Bjalistoko la lastajn 60, 70 kaj pli da jaroj, kaj dezirus rakonti al ni la historion de sia vivo, priskribi gravajn eventojn tiel, kiel ilin memoras.

 

Kontakto

Se vi estas tia persono aŭ konas iun, kiu dezirus rakonti al ni sian historion, kontaktu CLZ:
tel. 85 6767367 (mar.–dim. je la horoj 10.00 – 17.30; lun. je la horoj 8.00 – 16.00),
Mariusz Bieciuk e-mail: bieciuk@centrumzamenhofa.pl
Agnieszka Kajdanowska e-mail: kajdanowska@centrumzamenhofa.pl

Kunfinancita el rimedoj de Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj Fondaĵo Kronenberg ĉe la banko Citi Handlowy.