La ĉefa enhavo de la paĝo.

Meadow Quartet

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/72a datreveno de komenciĝo de la ribelo en la bjalistoka geto
koncerto
16.08.2015 (dimanĉo) je 20.00
senpaga eniro

La 16an de aŭgusto pasos la 72a datreveno de komenciĝo de la ribelo en la bjalistoka geto. CLZ, kiel ĉiujare, rememorigas pri tiu evento. Samtempe ni penas fari ke la memoro estu viva kaj gaja – kiel triumfo de la vivo, je kies nomo batalis la ribeluloj. Ĉi-foje ni invitas al koncerto de la bando Meadow Quartet.

En ĝia muzikado renkontiĝas influoj de la moderna kameralismo, ĵazo, improvizata muziko, filma muziko kaj fundamenta kunigilo – tradicia juda muziko.