La ĉefa enhavo de la paĝo.

„La Zamenhof-Strato” de Roman Dobrzyński

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

„La Zamenhof-Strato” de Roman Dobrzyński

La libro estas longa intervjuo kun Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, la nepo de Ludoviko Zamenhof. Dum kelkaj jaroj, fine de la 1990-aj, faris ĝin ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzyński. La heroo de la intervjuo rakontis la historion de sia vivo. Malgraŭ ke lia sorto estis forte ligita kun la heredaĵo de la avo kaj kun la Esperanto-movado, la interparolo estas ne nur pri Esperanto kaj ĝia moderna rolo, pri Ludoviko Zamenhof aŭ la urbo, el kiu li devenis. Ĝi estas ankaŭ profunda filozofia prikonsiderado pri la stato de la mondo, en kiu ni vivas, kaj grava provo respondi al la demando, ĉu la ideoj de Ludoviko Zamenhof plu vivas post paso de jaroj.

Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, mirinde travivinta la varsovian geton, en unu el la ĉapitroj rakontas de kie venis la libro-titolo: Ĝi ne estas hazarda, sed memkompreneble aperis. Centoj da Zamenhof-stratoj troviĝas en multaj landoj de la tuta mondo. Ĉu temas pri konkreta strato aŭ unu elektita el inter ĉiuj? Aŭ pri virtuala vojo, sur kiu la homaro iros konforme la revojn de Zamenhof? Ekzistas unu escepta strato Zamenhof en Varsovio, kie sub la numero 9 staris la domo, en kiu dum multaj jaroj loĝis kaj laboris doktoro Zamenhof. En la kuracista kabineto li praktikis okulistikon, kiun post lia morto daŭrigis la filo Adamo kaj la bofilino Wanda. Stranga koincido kaŭzis, ke post la milito mi ricevis loĝejon ĉe la rekonstruita strato Zamenhofa, ne kiel la nepo, sed kiel juna inĝeniero. Mi denove ekloĝis ĉe la sama strato, sed sub la numero 8. Poste aliĝis la edzino Krystyna kaj la filinoj Hanna kaj Małgorzata.

La prilaborado de la dua, plilongigita eldono de la libro, devis esti la kronado de la laboro de Roman Dobrzyński. Bedaŭrinde ni ne sukcesis kune fini la libron: la aŭtoro forpasis la 13-an de novembro 2025, antaŭ ol la publikaĵo aperis. La pola-angla eldono de la libro, finita de la teamo de Bjalistoka Kulturcentro, estas omaĝo farita kaj por la aŭtoro, kaj por lia protagonisto en la 101-a datreveno de ties naskiĝo.

Roman Dobrzyński naskiĝis en 1937 en Varsovio. Li estis verkisto, ĵurnalisto, vojaĝisto, reĝisoro de dokument-filmoj, televida raportisto fascinita de la iberamerika mondo, aŭtoro de libroj pri interalie Hispanio, Portugalio, Peruo, Brazilo kaj Nikaragvo. Li estis ankaŭ disvastiganto de Esperanto, emfazanta la polan originon de la internacia lingvo kaj aktiva aktiva aganto de la Esperanto-movado. Kiel prezidanto de Pola Esperanto-Asocio en 1987 li organizis Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio – en la centa naskiĝdatreveno de la internacia lingvo. En 1989 li iĝis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, en 2005 iĝis honora membro de tiu asocio. En 2022 li ricevis la Bronzan Medalon „Merita por Kulturo Gloria Artis”. Li mortis la 13-an de novembro 2025 en Varsovio.

Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof (france Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof) naskiĝis en 1925 en Varsovio kiel Ludwik Zamenhof. Li estis inĝeniero-konstruisto, esperantisto, la sola nepo de Ludoviko Zamenhof. Li projektis interalie la Olimpikan Stadionon en Montrealo kaj krucon-monumenton al Charles de Gaulle en Colombey-les-Deux-Églises, uzante la teknologion de kunpremita betono. Dum la dua mondmilito li restis en la varsovia geto, el kiu li sukcesis eskapi ŝajnigante sin morta. Ĉe la arja flanko li kaŝis sin sub falsa nomo kiel Krzysztof Zaleski. Post la milito li revenis al la familia nomo, tamen ne forlasis la pseŭdonimon, akceptante la duoblajn antaŭnomon kaj familinomon. En 1949 li finis studi inĝenierarton ĉe la Varsovia Politekniko. Dum dek jaroj li laboris en Pollando kiel inĝeniero-konstruisto. En 1959 li elmigris al Francio. Ĝis la morto li loĝis apud Parizo. Dum multaj jaroj li estis instruisto en la Arkitektura Lernejo en Parizo kaj la Politekniko de Milano. Gaste li lekciis en kelkaj landoj. Li publikigis pli ol cent artikolojn en la pola, franca, angla kaj Esperanto. De 1993, emeritiĝinte, grandan tempon li dediĉis al popularigado de Esperanto interalie partoprenante en multaj kongresoj. Li iniciatis la Medalon de Toleremo, kiun li enmanigis al la papo Johano Paŭlo la 2-a en Drohiczyn dum ties pilgrimado en Pollando en 1999. En 2007 li iĝis Honora Civitano de Bjalistoko. Li subtenis la organizadon de al 94-a UK en Bjalistoko partoprenante en la inaŭguro de Centro Ludoviko Zamenhof. Li mortis en Antoni apud Parizo en 2019.

Titolo: „La Zamenhof-Strato”
Aŭtoro: Roman Dobrzyński
Lingvoj: pola kaj angla
Projekto de la kovrilo: Izabela Daniłowicz
Malmola kovrilo
Dimensioj: 19×24 cm
ISBN: 978-83-959897-6-6