En la 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 13-a ĝis la 15-a de decembro 2024, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 13-an de dec. ekde 17.00 kaj la 14-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
Aliĝilo – https://espero.bialystok.pl
PROGRAMO:
Vendredo, la 13-a de decembro
- 17.00, CLZ, supra salono
Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Mia viv-aventuro, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 14 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso - 17.15–17.30, CLZ, supra salono
Mallonga animacia filmo Eta Zamenhof iras en la urbon, reĝ. de Antonina Brühl, kun subteksto en Esperanto - 17.30–18.30, CLZ, supra salono
Koncerto de Zuzanna Kornicka kaj Mirek Bartkowiak - 19.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
Sabato, la 14-a de decembro
- 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
Arta metiejo – kreado de anĝeloj - 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 13.00, CLZ, malsupra salono 105
Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo) - 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
Katolika meso en Esperanto - 15.00–15.20, placo Paweł Adamowicz
Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 165-a naskiĝdatreveno - 15.30–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 16.30–17.00
Koncerto de Ukulele Senior Group - 17.00, CLZ, supra salono
Japana teatreto kamiŝibajo kaj kantoj fare de junuloj el la 7-a liceo en Bjalistoko - 18.00, CLZ, supra salono
Koncerto de Inicialoj D.C.
i.d.c. estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat bazita en Offenbach-ĉe-Majno (Germanio). La artisto miksas influojn de alternativa popo kaj elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento. La koncertoj kutime enhavas sinkronizitajn videofilmojn, kaj estas ankaŭ okazoj prezenti akustikajn versiojn de la kantoj. - 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
Naskiĝtaga kuko de Ludoviko - 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo kun vespermanĝeto
Dimanĉo, la 15-a de decembro
- 7.30–19.00, Tuttaga ekskurso – En la orienta ĉelimejo
Akompanaj eventoj:
- Bildo kaj vorto / Inter la mondoj. Ekspozicio de judaj papereltranĉaĵoj de Monika Krajewska
-
en la tagoj 10–16 de decembro okazos trejnado pri interkulturaj kompetentecoj kaj laboro kun rifuĝintoj kadre de la programo Erasmus+
-
la 16-an de decembro en la kafejo Fama (str. Legionowa 5) okazos renkontiĝo de Bjalistoka Lingvokafejo, ia. kun Esperanto-tablo