Ili estis najbaroj: homaj elektoj kaj kondutoj fronte al la Pereo
9-a de majo - 6-a de junio 2024
La ekspozicio pretigita de United States Holocaust Memorial Museum en Vaŝingtono rakontas pri sintenoj, kiujn prezentis la loĝantoj de Eŭropo fronte al amasa ekstermado de la juda loĝantaro. Ĝi prezentas diversajn (pozitivajn kaj negativajn, dominantajn kaj ekstremajn) sintenojn, kondutojn kaj elektojn de la homoj en la 1930-aj jaroj en la Tria Regno kaj dum la Pereo de la judoj sur diversaj terenoj de la eŭropaj landoj.