Viva Biblioteko
socieduka projekto

15 - 16.10.2011 je la horoj 12.00 - 17.00
La unua en la regiono realigo de la projekto Viva Biblioteko!
Parolu kun viva libro!
la eniro estas senpaga

Viva Biblioteko
La projekto estas realigata en la konvencioj de tradicia biblioteko. Kun unu signifa diferenco: la „libroj” estas vivantaj homoj devenantaj de diversaj medioj ekskluditaj el la socio aŭ minacataj je la ekskludo (kaze de la Viva Biblioteko de organizata de CLZ temos ĉefe pri reprezentantoj de etnaj minoritatoj). La procezo de „legado” okazos sen presaĵoj – en la formo de interparolado kun hom-libro. En la bazo de la projekto troviĝas certo, ke senperaj renkontiĝoj kun la alio estas la plej bona maniero ekkoni diferencojn, la plej efika maniero superi komunikajn barojn, superstiĉojn kaj negativajn stereotipojn.

En la libraro ni planas prezenti: islamaninon, beloruson, penanton forlasi sian senhejmecon, malebriiĝeman drinkemulon, blindulon, handikapulon sur rulseĝo, ĉeĉeninon, tataron, sirianon, nigrulon, judinon, eksdrogemulinon, baratanon, digestoperturbulon, konvertiĝinton, romaon, surdulon, futbalsubtenanton kaj feministon.

Ni certas, ke la unua Viva Biblioteko organizata en Bjalistoko ekkreos komprenemon kaj estimemon je alio. Per la projekto ni volas ekkonigi la homajn rajtojn, pligrandigi la konscion pri stereotipoj kaj superstiĉoj kaj ties negativaj konsekvencoj je la kvalito de la sociaj interrilatoj.
Honora patroneco:
 

Partneroj:
Asocio de Polaj Bibliotekistoj
filio en Bjalistoko

Islama Religia Asocio
en Pola Respubliko

Amasinformiloj: