Young Folk Crew

Ĝi estas muzika projekto organizita kaj gvidata de la Centro Ludoviko Zamenhof de 2009 kaj prizorgata de Lech Mazurek. La grupo ludas popolmuzikon kun klezmera gusto.

Koncertoj de la muzikgrupo Young Folk Crew
- la 12an de decembro 2009 – 10aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la16an de januaro 2010 – kiel helpludanto antaŭ koncerto de la Klezmera Orkestro de la Teatro el Sejny en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 12an de majo 2010 en solena malfermo de la Esperanto-libraro kadre de solena 100-jariĝo de la Podlaĥia Libraro en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 28an de majo 2010 en jubilela 100-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Bjalistoko en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 13an de junio 2010 en la 3a Festivalo de la Juda Kulturo „Zachor – koloro kaj sono” en Bjalistoko ĉe la urbodomo
- la 11an de decembro 2010 en 11aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 14an de aprilo 2011 – koncerto okaze de la 94a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof: „Ludoviko Zamenhof, okulkuracisto kaj esperantisto – por infanoj” en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 16an de aprilo 2011 – „Vespero de judaj kantoj”, Centro de Kulturo kaj Distro en Supraśl, Komunuma Kultureduka Laborejo en Sobolewo
- la 12an de majo 2011 – koncerto okaze de la establo kaj la 27-jariĝo de la nomumo de la lernejo Zygmunt Gloger, la 12a bazlernejo en Bjalistoko
- la 15an de majo 2011 – koncerto, kadre de la internacia muzenokto, kiel finalo de la projekto „De popolrespubliko ĝis demokratio” en la Centro Ludoviko Zamenhof
- la 21an de majo 2011 – koncerto dum prezentado de ĥoroj kaj vokalgrupoj en la projekto „Veni, Vidi, Vici – konkordigo”, Bjalistoko, korto de Branicki-palaco
- la 22an de majo 2011 – koncerto dum „Jarbazaro ĉe sankta Nikolao” en Bielsk Podlaski – ĉeurbodoma placo
- la 26an de majo 2011 – koncerto okaze de la tago de panjo kaj paĉjo - „Por vi mi estas”, la Komunuma Kulturcentro en Sokoły
- la 29an de majo 2011 – koncerto por eksterlandanoj el Francio: „Renkontiĝo kun folkloro de la kvar kulturoj de Podlaĥio – tatara, juda, pola kaj belorusa”, la hotelo Trzy Sosny en Bjalistoko
- la 2an de julio 2011 – koncerto dum la 11a Boatkonkurso je Pokalo de Bizono 2011 kaj Somero kun Bizono ĉe Siemianówka
- la 24an de julio 2011 – koncerto dum la 5a festivalo „Iamaj kantoj – junaj voĉoj” en Waniewo, la komunumo Sokoły