Umbrae religionum
Zbigniew Budzyński

ekspozicio de akvareloj
malfermo la 17an de februaro 2012 en la horoj 18.00-20.00
la ekspozicio estos malferma ĝis la 1a de aprilo 2012

Umbrae religionum
La akvareloj de Zbigniew Budzyński estas rezulto de interesiĝo de la artisto pri multkultureco de Podlaĥio – lia etpatrujo.
Nemultaj estas en Pollando lokoj kaj regionoj kiuj povas fieri pri tiel riĉa kultur-mozaiko kaj ĉiam viva tradicio, kiu troviĝas en la Podlaĥia provinco. La aŭtoro en siaj verkoj prezentas la plej karakterizajn elementojn de ĉiuj unuopaj religioj: preĝejojn, festojn kaj kredantojn en islamo, judismo, katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo. La verkoj laŭ profunda kaj varma maniero proksimigas al la spektantoj la etoson de la ĉelima regiono.

Zbigniew Budzyński
pentristo, grafikisto, desegnisto kaj multjara pedagogo. Li finstudis en la Arta fakultato de la Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublino en la laborejo de prof. Grzegorz Dobiesław Mazurek. La verkado de la artisto estas ligita kun Podlaĥio kaj la regiono de Hajnówka. La artisto ankaŭ gvidas artajn lecionojn por infanoj kaj por arestitoj en arestejo de Hajnówka.
Liajn verkojn oni povas ĉiutage spekti i.a. en la Regiona Artgalerio „Ławeczka” en Hajnówka kaj en Białowieża.

Elektitaj ekspozicioj:
1989 - postpentrada ekspozicio - Narew
1991 - ekspozicio IWA- Lublino, Majdanek
1992 - diploma ekspozicio en la Galerio de la Belarta Societo en Lublino
2003 - postpentrada ekspozicio en Dubicze Cerkiewne
2004 - postpentrada ekspozicio en Prużany
2009 - „Aquakty" – individue en la Cara Restoracio en Białowieża
2011 - „Du urboj" – Kulturdomo de Hajnówka - individua ekspozicio
2011 - la Galerio Hajno – postpentrada grupa ekspozicio
2011 - „Mora vivo en vilaĝoj" – la Muzeo de historio de la pola popola movado en Varsovio – grupa ekspozicio
2011 - „Kristnaskaj tradicioj " la Muzeo de historio de la pola popola movado en Varsovio – grupa ekspozicio