Religioj de Podlaĥio
eduka metiejo
de septembro ĝis decembro 2011
aĝo de la partoprenantoj: bazlerneja kaj gimnazia
la renkontiĝoj estos senpagaj ĝis la 10a de decembro 2011
la metiejo estos por organizitaj grupoj
daŭro: po ĉ. 60-90 minutoj
aliĝo kaj detalaj informoj: tel. (85) 67 67 367
ni petas aliĝi almenaŭ unu semajnon antaŭ la komenciĝo
Religioj de Podlaĥio estas eduka metiejo celanta:
– en interesa kaj moderna maniero doni bazajn informojn pri la religioj kaj kredoj: katolika, ortodoksa, protestanta, hebrea kaj islama.
– prezenti multkulturan bildon de Podlaĥio kiel valora heredaĵo kaj kulturkrea kapablo
– krei la fundamenton de intelekta memstaro bazanta sur scio kaj analizo, kaj evitanta rigardi la aliecon tra stereotipoj.
Jen sur kio bazos la metiejo:
Unu tago el la vivo de pastro
Plurmedia prezentaĵo, en kiu pastroj aŭ ekleziaj gvidantoj en interesa maniero rakontos pri reprezentataj de ili religioj. Ili prezentos ordinaran tagon kaj funkciojn realigatajn kadre de siaj postenoj, klarmaniere donos la plej gravajn informojn pri principoj de la kredoj, liturgio kaj la plej gravaj festoj. La filmoj estis registritaj en preĝejoj, tial prezentiĝos kaj estos priparolata tipa arkitekturo kaj objektoj por ĉiu kredo. En la filmo ludos: pastro Andrzej Chutkowski, pastro. Andrzej Misiejuk, muftio de Islama Religia Asocio en Pollando Tomasz Miśkiewicz, pastro kapitano Tomasz Wigłasz, ĉefa rabeno de Pollando Michael Schudrich.
Konstruu preĝejon
Ludante grandformatan puzlon, kiu prezentas sanktejojn de Podlaĥio, la partoprenantoj de la metiejo ekkonos arkitekturajn elementojn tipajn por ĉiuj religioj (la puzlo estos tradicia kaj plurmedia).
Kia religio ĝi estas?
La partoprenantoj de la metiejo dum memorludo ekkonos kaj interpretos karakterizajn simbolojn, preĝejojn, personojn ligitajn kun la religioj, kaj ĉiu estos prilaborita en alloga formo (la memorludo estos tradicia kaj plurmedia).
Mistera kesto
ĝi estas objektaro kiun la partoprenantoj devos nomi, priskribi ties funkciojn kaj ligi kun la religioj.
Kio estas en la ŝranko?
La partoprenantoj de la metiejo ricevos vestaĵerojn de la ekleziuloj, per kiuj devos vesti naturgrandecan hommodelon. Dum ĉi ekzerco ili havos la taskon rekoni, nomi kaj ligi ilin kun la religioj, kaj samtempe priskribi kion la elementoj simbolas.
Ĉiuj ekzercoj estos komentataj de la gvidanto.
Krome la renkontiĝon akompanos:
– ekzercokajero – materialo fiksanta la scion kiun la partoprenantoj gajnos en la metiejo
– kajero de bona praktikado – resumo de la programo en la formo de konspektoj priskribantaj didaktikajn metodojn kaj materialoj senpage elŝuteblaj el la retpaĝo de la Centro (baldaŭ).
La metiejscenaro estis preparita baze de tekstoj de specialistoj pri la temo, nome:
– pastro kan. d-ro Radosław Kimsza – profesoro de Arkidioceza Seminario en Bjalistoko
– d-ro Bogumił Dziedziul – instruisto pri kateĥismo kaj etiko
– d-rino Lilla Busłowska – metodika konsultanto pri instruado de la ortodoksa religio en la distrikto Hajnówka ĉe la Instruista Edukcentro en Bjalistoko
– pastro kpt. Tomasz Wigłasz – preposto-administranto de Evangeliista-Aŭgsburga Paroĥejo en Bjalistoko
– Artur Konopacki – adiunkto en Katedro de la historio de klerigo ĉe la Pedagogia-Psikologia Fakultato de la Universitato en Bjalistoko
– Aleksandra Karkowska – staĝantino en edukcentro de la Muzeo de historio de polaj judoj en Varsovio
La projekto estas kunfinancita de la Muzeo de Pollanda Historio en Varsovio.



