Mediateko – Arkivo de Parola Historio

CLZ komencis kreadon de la unua en Bjalistoko profesia arkivo de parola historio

Oral history – parola historio estas registrado, interpretado kaj publikigado de historiaj informoj, kies fontoj estas personaj travivaĵoj kaj opinioj de atestantoj de eventoj. La komenco de la parola historio estis en la 19a jarcento, do en la momento kiam aperis fonografo – la unua sonregistrilo. Kiel la unuaj registris etnografoj okupiĝantaj pri indiana folkloro. Sekve de disvolviĝo de la tekniko (kiam aperis magnetofonoj) oni komencis realigi la projektojn pli grandskale. Unu el la pioniraj projektoj pri la parola historio estis registraĵoj kolektitaj de la usona organizaĵo WPA (Works Progress Administration) pri i.a. la enlanda milito kaj sklaveco.

Bjalistokanoj parolas – plurmedia arkivo de la parola historio de la urbo kaj la regiono estas la unua projekto realigota de la Centro Ludoviko Zamenhof inter la jaroj 2011 kaj 2012. Ĝiaj bazaj celoj estas krei fundamenton de la unua en la urbo profesia arkivo de la parola historio kaj protektado kaj diskonigado de la kultura heredaĵo, la historio de la urbo kaj la regiono. Allogecon kaj forton de la projekto nerekte atestu la fakto, ke CLZ ricevis por ĝin realigi monsubtenon de la Fondaĵo Kronenberg ĉe Citi Handlowy je 17.500 zlotoj.

Ni atendas kontakton.

Ni serĉas homojn, kiuj pasigis en Bjalistoko la lastajn 60, 70 kaj pliajn jarojn.
Ni serĉas homojn, kiuj dezirus rakonti al ni siajn vivohistoriojn, priskribi eventojn tiel, kiel ilin memoras.
Se vi estas tia persono aŭ konas iun, kiu dezirus rakonti sian historioj, kontaktu CLZ:
tel.
(85) 67 67 367 (w godz. 10.00-17.00)
retadreso: kotowicz@centrumzamenhofa.pl