La Centro Ludoviko Zamenhof kaj LEGO Polska invitas al
Kreema konstruisto
konkurso kun premioj: brikaroj de LEGO!
la 4an de februaro 2012 je la 12a horo
limigita nombro de lokoj
aliĝoj de 23.01.2012 kaj informoj: tel. 85 6767367
Kreema konstruisto estas konkurso kun premioj, dediĉita al unuopuloj kaj familiaj teamoj (kun maks. po 3 pers.), kies celo estas veki la imagpovon kaj kontentigi je la bezono de kreema sinesprimo. La tasko de la partoprenantoj estos konstrui el la brikoj LEGO objekton, kiu laŭ la partoprenanto povas esti simbolo de la urbo Bjalistoko aŭ de Podlaĥia provinco.
Premioj
La premioj en la konkurso estos brikaroj de LEGO sponsoritaj de zanlux.pl.
Ni premios ses konstruaĵojn – po tri en la individua kaj la familia kategorioj:
la 1a premio – brikaro el la serio Creator, Kabano el traboj 3en1 el 355 elementoj
la 2a premio – brikaro el la serio Creator el 650 elementoj
la 3a premio – brikaro el la serio Creator, Prahistoriaj ĉasantoj 3en1 el 191 elementoj
La verkojn pritaksos ĵurio konsistanta el:
1. Andrzej Lechowski, direktoro de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko
2. Mirosław Siemionow, prezidanto de la Asocio de Polaj Arkitektoj en Bjalistoko
3. Anna Talarczyk, specialistino pri edukado en la Centro Ludoviko Zamenhof
4. Waldemar Kotowicz, laboristo de la Centro Ludoviko Zamenhof.
Ferioj kun la brikoj LEGO®
La konkurso Kreema konstruisto okazas kadre de la Granda finalo de la Ferioj kun la brikoj LEGO® (<-klaku la ligilon por ekkoni oferton de CLZ por la feria periodo)
La Ferioj kun la brikoj LEGO® en CLZ estas bonega ebleco interese pasigi liberan tempon kaj kreeme ludi en la rondo de la amikoj kaj la familio.
Partneroj:
![]()
Honora patrono:

Amasinformiloj:
![]()
Sponsoro de la premioj:

