La Centro Ludoviko Zamenhof kaj LEGO Pollando invitas al

Ferioj kun la brikoj LEGO®
de la 23a de januaro ĝis la 5a de februaro 2012

Ni donos je via dispono kelkmil brikojn LEGO!
Konstruu la bjalistokan urbodomon el la brikoj LEGO!
Lernu kiel konstrui verajn robotojn!
Estu kreema!
Ni invitas al la komuna ludado infanojn, gejunulojn kaj plenkreskulojn.

  HORARO de la Ferioj kun la brikoj LEGO:  

de la 23a de januaro ĝis la 3a de februaro 2012
Kreema ludo per la brikoj LEGO

Aĝo de la partoprenantoj: 6 ĝis 16 jaroj
Kotizo: po 10 zl
Daŭrotempo: 60 minutoj
La programero estas por organizitaj grupoj
Ni petas aliĝi almenaŭ tri tagojn antaŭe.
Aliĝoj: tel. 85 6767367

de la 23a de januaro ĝis la 3a de februaro 2012
Urbodomo el la brikoj LEGO

Rekonstruu kun ni unu el la bjalistokaj historiaj objektoj
Provu vian kapablon kiel arkitekto - masonisto
Kotizo: po 4 zl

la 28an de januaro 2012
Konstruu roboton! – konstruado de maŝinoj el la brikoj LEGO

Aĝo de la partoprenantoj: 9-19 jaroj
Daŭrotempo: 120 minutoj
Kotizo: po 15 zl
Limigita nombro de lokoj.
Aliĝoj: tel. 85 6767367

la 4an de februaro 2012 je 12.00
Granda fino de la Ferioj kun la brikoj LEGO
– partoprenu konkurson, gajnu brikaron de LEGO
La eniro estas senpaga

  Priskribo de eventoj kadre de la Ferioj kun LEGO: 

Kreema ludo per la brikoj LEGO (de la 23a de januaro ĝis la 3a de februaro 2012)
La partoprenentoj havos la okazon elproviĝi en la rolo de arkitektoj – masonistoj dum rekonstruado de unu el bjalistokaj historiaj objektoj. Depende de la elektita temo de la renkontiĝo, en la metieja parto la infanoj kaj la gejunuloj ekkonos la plej gravajn historiajn objektojn kaj monumentojn de Bjalistoko, la bazan terminaron pri arkitekturo. La partoprenantoj povos prezenti sian kreemon dum projektado de objektoj kaj simboloj ligitaj kun Podlaĥio.

Temoj de la laboraĵoj kadre de la edukmetiejoj
(aliĝante oni elektu unu):

Bjalistokaj monumentoj
La gvidanto prezentos al la metiejanoj elektitajn monumentojn kaj skulptaĵojn troviĝantajn en Bjalistoko (ekz. Kawelin, Monumento al la Granda Sinagogo). Sekve la metiejanoj rekreos la objekton aŭ mem proponos alian – ligitan kun la historio de la urbo.

Kopio
Ĉiu grupo elektas po unu aĵo el inter objektoj antaŭpreparitaj de la grupgvidanto. Kune ili brikkonstruas la elektitan objekton, sekve la aliaj grupoj divenas kio ĝi estas (gruplaboro).

Ideo-asociado
Kun kiuj ideoj vi asociigas Podlaĥion? Ĉu kun bizono, la palaco de Branicki? La partoprenantoj konstruas el la brikoj LEGO certan aĵon aŭ simbolon kaj klarigas la elekton.

La blazono de Bjalistoko
La metiejanoj laŭeble rapide preparas la blazonon de Bjalistoko. Venkas tiu grupo, kies blazono pleje similos la originalan (gruplaboro).

Fantaziaj konstruaĵoj
Ĝi estas konkurso por arkitektura projekto. La gvidanto prezentos famajn, bjalistokajn konstruaĵojn (el diversaj periodoj). Kial domoj povas esti konstruotaj en Bjalistoko future? La metiejanoj konstruos siajn futurismajn proponojn.

Projektantoj
Kio estas logotipo? Kiel oni ĝin projektas? Kio estas la logotipo de Podlaĥio? Dum la renkontiĝo la metiejanoj projektos la logotipon de Podlaĥio.

Konstruu roboton! (la 28an de januaro 2012)
Jen metiejo pri konstruado kaj programado de maŝinoj el la brikoj LEGO Mindstorms NXT 2.0. Ĉiu partoprenanto povas fariĝi inĝeniero pri mekatroniko, konstrui maŝinojn kapablajn iri tra labirinto da vojoj, dividi erojn, rekoni kolorojn. Ni garantias bonan amuziĝon kiu disvolvos la kreemon kaj la kapablon pensi logike.

Granda fino de la Ferioj kun la brikoj LEGO (la 4an de februaro 2012 de la 12a horo)
Venu kaj rigardu al la preta urbodomo el la brikoj LEGO. Partoprenu en konstru-konkurso kaj projektu kaj preparu simbolon de la urbo. Ricevu premiojn: brikarojn de LEGO.

Partneroj:

   

Honora protektanto:

 


Amasinformilaj patronoj:

   

Sponsoro de la premioj: