Aktualaĵoj
La 23an de februaro 2012 (ĵaŭdo) je 18.00
Arta kurso de filozofio
Arta kurso de filozofio
ĝia celo estas montri, prezenti filozofion kiel intelektuale dolĉan, fruktodonan kaj agrablan vojon, kiu instruante distras kaj distrante instruas, mildigante la penon kaj fortostreĉon donitan por ĝin trapasi. La kurso celas ĉefe inviti por eniri la eksterordinaran, fascinan mondon de Sofia. Ĝi estas dediĉita al komencantoj kaj altniveluloj. Per siaj stilo kaj formo ĝi diferencas de la akademia reĝimo.
la 24an de februaro 2012, en la horoj 18.00-20.00
Pentrado - Paweł Iwaniuk
Pentrado estas ekspozicio, kiu ne nur tuŝas la temon de naturobservado, sed ankaŭ provas mezuri intenson de koloroj, temperaturon de spaco kaj tonprofundon en komponaĵoj. La bildokolekto kaj akompananta ĝin plurmedia projekcio tuŝas la problemon de ricevado de koloroj kaj streĉo en pentraj strukturoj.
la 30an de marto 2012 en la horoj 18.00-20.00
Fenestroj - Viktoria Marinov
La ekspozicio de Viktoria Marinov konsistas el serio de dudek fotoj de fenestroj kaj trikanala videa instalaĵo prezentanta stratajn scenojn. Senmovaj bildoj, en kiuj la ĉefludantoj estas fenestroj fotitaj de la ekstera flanko de enhavantaj ilin domoj, estas kontraŭstarigitaj al bildoj de la strato, kaptitaj el la situo de enfenestra observanto.
la 17an de februaro 2012 (dimanĉo) en la horoj 18.00-20.00
Umbrae religionum - Zbigniew Budzyński
11a-12a de februaro 2012 je 10.00-17.00






