Artykuły
Marcin Pawlukiewicz: Kiel en la familio. Pri familiaj ĝardenoj kaj ĝardenistoj
Marcin Pawlukiewicz ekipita per fotilo kaj sentema socia okulo komencis atente pririgardi familiajn ĝardenojn kaj iliajn posedantojn antaŭ ol tio iĝis moda. La aŭtoro esploras la spacojn de familiaj ĝardenoj en Sejny kaj prezentas interesajn interplektiĝojn de naturo kaj kulturo.
Elżbieta Grozdew: ilustraĵoj
Lumoplenaj, gajaj ilustraĵoj de Elżbieta Grozdew portas nin en la mondon de senzorga infaneco, teksita per rememoroj, imagpovo kaj revoj. En tiu mondo ĉiuj floro kaj arbo estas aparta historio, tie la apuddoma ĝardeno iĝas arbusta densejo, kaj sub fragujo sin kaŝas mistero… En la ilustraĵoj troviĝas somero, suno, la aero odoras liberon kaj amuzon.
Ili estas multaj nenie. Rememorigado pri la polaj judoj en la urba spaco
Murpentraĵoj pri la juda temaro, kiujn ni prezentas en „Ili estas multaj nenie” estas la provo plenigi la spacon de judoj, ne plu ĉeestantaj en la pola pejzaĝo – la provo memorigi pri ilia multjarcenta ĉeesto, kaj samtempe la moderna formo de arta esprimo en la urba spaco. En dekkelkaj kelkaj temaj fakoj la ekspozicio fokusiĝas pri la pola-juda historio.
Przemysław PRAKTIS Sieńko: Amuzistoj
La ekspozicio de Przemysław PRAKTIS Sieńko tuŝas la temon de la kuranta mondo kaj la roloj, kiujn ni ludas en ĝi. En la amaso da vizaĝoj li distingas ŝajne gajajn, ridigajn amuzistojn, kiuj kvietigas streĉon. La artisto serĉas pli profunde kaj starigas la demandojn pri aŭtentikeco, timo je taksado aŭ fuĝo el la realeco.
Sen ajna perforto!
En 1978 Astrid Lindgren ricevis la Pacpremion de Germanaj Librovendistoj. Dum la ceremonio de enmanigo ŝi prezentis ardan paroladon kontraŭ perforto, precipe kontraŭ tiu je infanoj.
Strona: 3/21