Artykuły
ŻUBROFFKA 2018 - Konkurso KIDS 6 and up
Kadre de la festivalo ŻUBROFFKA ni invitas la infanojn partopreni konkursajn prezentojn de mallongaj filmoj! Temas pri eksterordinara konkurso, ĉar ĝiaj ĵurianoj estas nur junaj spektantoj! Krome, post ĉiu prezento okazos renkontiĝo kun la kreintoj de la filmoj kaj kreivaj metiejoj por la junaj ĵurianoj.
Metiejo de patriotismaj kantoj
Lech Mazurek kaj lia ensemblo Frey Lech Trio gvidis la metiejon de patriotismaj kantoj en la pola kaj esperanta lingvoj.
Liberecon por la Mondo
„Liberecon por la Mondo” — komence de oktobro ĉe unu el la ĉefaj stratoj de Bjalistoko aperos grandformata murpentraĵo kun ĉi tiu Esperanta slogano. La aŭtoro estas bjalistoka grafikisto Maciej Szupica, inspirita de la ideoj de LLZ.
“Antaŭprintempo” — prezento de nova eldonaĵo
Dum la renkontiĝo ĝia tradukinto Tomasz Chmielik rakontos pri la nova eldonaĵo.
Bjalistokaj fotistoj. Antaŭ kaj malantaŭ objektivo 1915-1939
La albumo enkondukos la legantojn en la pasian vivon de la urbo kaj ĝia loĝantaro, ekde la resendependiĝo ĝis la perdo de la sendependeco.
Paĝo: 12/35