Informoj
Jaune: miniature street art
Kadre de la festivalo ¿Underground/Independent? 2019 ni invitas al aŭtora gvidado kaj renkontiĝo kun Jaune, belga artisto, kiu en la spaco de Bjalistoko prezentos sian miniaturan strat-arton!
Senkulpa okulo ne ekzistas
La fotoprojekto „Senkulpa okulo ne ekzistas” estis kreita en la jaroj 2006–2008. Kadre de ĉi tiu entrepreno Wojciech Wilczyk fotis sinagogojn midraŝ-lernejojn kaj preĝdomojn, kiuj estis lokitaj ene de la hodiaŭaj landlimoj de la pola ŝtato kaj ne plenumas kultajn funkciojn. En la dokumentaro fine ektroviĝis fotoj de pli ol tricent objektoj servantaj kiel garaĝoj, fajrobrigadejoj, riparejoj, manfarejoj, muzeoj, bibliotekoj, kulturdomoj aŭ malplenejoj minacataj de konstrua katastrofo.
Malkvieto
En 2009 en Wieliczka, el stako da malnovaj fotoj, libroj, dokumentoj kaj aliaj memoraĵoj oni elprenis lernejan kajeron subskribitan „Ryszard Apte. 1939/1940”. Ene estis la „Malkvieto” – lozaj folioj kun desegnaĵoj, kiuj mirakle ne estis detruitaj. Dekkelkaj vizioj pri la morto kaj samtiom da pruvoj pri la vivo. Danke al ili Ryszard Apte ne malaperis senspure; danke al ili ni povas vidi tion, kion vidis li – la ĉiutagecon de la realiganta apokalipso.
Bildoj de juda Bukareŝto
Dum la ĉi-jaraj 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni prezentas la ekspozicion „Bildoj de juda Bukareŝto”.
19aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko invitas al sekva naskiĝtaga renkontiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.
Paĝo: 21/55